Géza Egger
Aspekto
Géza Egger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1987 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Panonio (2009–) Universitato Eötvös Loránd (2009–2011) Universitato de Kaposvár (2005–2008) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
TTT | |
Retejo | https://port.hu/adatlap/szemely/egger-geza/person-256297 |
Géza Egger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Egger Géza estis hungara aktoro.
Géza Egger[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Egger estis edukita en Etyek, kie li maturiĝis en gimnazio en 2005. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2008, sed li studis ankaŭ teatrosciencon en Universitato de Panonio kaj filologion en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Rusznyák. Li estis aktoro post la diplomo ekzemple en Nacia Teatro (Szeged) (2008-2009), Norda Teatro Trupo Harag György de Satmaro (2012-2013), Teatro de Nyíregyháza (2013-2015). Ekde 2010 li estis ankaŭ ĉiufaranto (aktoro, reĝisoro, dramaturgo, dramisto, produktoro) de memstaraj teatraj spektakloj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Pericles - Simonides
- Makbeto - titolrolo
- Coriolanus - Titus Lartius
- Bertolt Brecht: Patrino Kuraĝo kaj Ŝiaj Infanoj - tendara pastro
- Friedrich Dürrenmatt: János király - grafo de Pembroke
- Zsigmond Móricz:
- Pillangó - Jóska Darabos
- Úri muri - fraŭlo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Erdő (mallonga filmo, 2011) - ĉefrolanto
- Maszatvár (mallonga filmo, 2019) Rendőr
- Nagykarácsony (2021) - Zoltán
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tóth János (serio, 2019) - László
- Terra X - Rätsel alter Weltkulturen (serio, 2021) - gardisto