Géza Gorka
Géza Gorka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de septembro 1895 en Nagytapolcsány (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 25-an de septembro 1971 en Verőce |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Lívia Gorka |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto |
Géza Gorka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gorka Géza estis unu el la plej elstara hungara ceramikisto. Lia filino estis Lívia Gorka.
Géza Gorka [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1895 en Nagytapolcsány (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Topoľčany en Slovakio), li mortis la 25-an de septembro 1971 en Verőce (Pest).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Gorka lernis precipe en sia naskiĝurbo, poste li studis la argilteknikon en Mezőtúr. Inter 1919-1921 li studis la ceramikon kaj fajencon en Leutkirchen kaj Karlsruhe. Hejmenveninta li laboris apud Balázs Badár en Mezőtúr. En 1923 li fondis akcian uzinon en Verőce, li estis ties teknika gvidanto. Post 4 jaroj li forlasis la uzinon kaj establis propran atelieron. En 1943 en tiam hungara urbo Losonc fondis uzineton, sed pro la mondomilito li perdis ĉion. Post la milito li laboris en porcelana uzino en Budapeŝto, iom poste li revenis al Verőce, kie li produktis ĝismorte. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis en 1925.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1955, 1957, 1964)
- Balassagyarmat (1964, 1967)
- Verőce (1994)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Balassagyarmat (1946)
- Arthalo Budapeŝto (1953, 1955, 1960)
- Bruselo, Faenza (1958)
- Oostende (1959)
- Tokio (1961)
- Prago (1962)
- Pécs (1968)
- Budapeŝto (1994)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- muzeo Gorka fondita en 1972 (vidu la bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva aprezo kun bildoj