General Atomics MQ-1 Predator
- Predator estis ankaŭ filmo kun Arnold Schwarzenegger
La General Atomics MQ-1 Predator (Predokaptanto) estas senpilota aviadilo, evoluigita fare de General Atomics Aeronautical Systems Incorporated por Usona aerarmeo. La norma homekipo por kompleta sistemo kun kvar aviadiloj konsistas el 82 homoj por 24-hora engaĝiĝo (ili deĵoras surtere en alternoj). Por la flugo necesas unu stiristo kaj du sensilaj operatoroj (aŭ manipulistoj).
La direktado okazas en tera bazo, kiu havas kontakton kun Predator en 6,25-metra-Ku-kanala satela kontakto kaj C-kanala-radio.
Tiu ĉi spavo estas ekipita per kameraoj por taga kaj nokta vido per infraruĝo kaj radaro.
RQ-1 Predator
[redakti | redakti fonton]Ĝi servas por aŭ gvati aŭ skolti.
MQ-1 Predator
[redakti | redakti fonton]M signifas la multflankan uzon. Tiu ĉi tipo uzeblas por gvatado kaj batalo.
Ekde 1995 ĝi surhavis multespektran celsistemon, kun 2 kunportitaj AGM-114 Hellfire (kontraŭ-tankaj misiloj kun lasera gvido) por ekpafi.
Teknikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Motoro: | kvarcilindra motoro "Rotax 914" kun povumo de 101 ĈP (75 kW) |
Longo: | 8,22 m (27 futoj) |
Alto: | 2,10 m |
Malplena maso: | 512 kg |
Maks. starta maso: | 1020 kg |
Utila ŝarĝo: | 204 kg |
Enverguro: | 14,8 m |
Rapideco: | Averaĝa rapideco 70 nodoj (marmejloj en horo; = 130 km/h), ĝis 135 mejloj/horo (215 km/h) |
Flugkapablo: | ĝis 400 marmejloj (740 km) |
Flugalto: | ĝis 7620 m (25.000 futoj) |
sistemkostoj: | 40 milionoj da US-$ (1997) |
Lasta uzo: | jaro 2016 |