Saltu al enhavo

George Alan Connor

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
George Alan Connor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1894 (1894-11-30)
Morto 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperanto
Okupo
Okupo esperantisto
presisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

George Alan CONNOR (naskiĝis en 1895 en Waterbury, Nebrasko, mortis en 1973) estis presisto, instruisto kaj profesia funkciulo de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko.

Connor perlaboris sian vivon kiel printisto dum li estis en normal school en La Crosse, Viskonsino. Li servis en Vaŝingtono en la usona armeo. En la New York City schools li instruis grafikarton. Inter 1930-32 li ĉeestis en Sovetunion por komercaj kialoj.

Reveninte el Sovetunio, li sentis forte la bezonon de internacia lingvo. Li lernis Esperanton, instruis ĝin kaj vojaĝis viziti esperantistojn tra Sovetunio kaj okcidenta Eŭropo. Doris Tappan, kiun li edzinigis en 1944, ekinstruis Esperanton ricevinte sian magistran diplomon de Universitato Kolumbio.

Ekde la mezo de la 1940-aj jaroj la Connor-oj koncentriĝis pri la varbado en Usono kaj en Ameriko. Ili aktivis en Novjorko, en Esperanto-Asocio de Norda Ameriko. Ili kolektis Esperanto-librojn; post la morto de Connor lia edzino donis al la biblioteko de la universitato de Oregon kolekton kun tri mil libroj (unuoj-kun-aŭtoro) kaj 475 revuojn (seriaĵojn).[1] Ili vojaĝis ankaŭ al suda Ameriko, ekzemple Brazilo.

Connor estis ĝenerala sekretario de EANA, redaktoro de American Esperanto Magazine kaj ankaŭ estrarano de Universala Ligo.[2]

George Allen Connor atakis en American Esperanto Magazine la Universalan Esperanto-Asocion kaj precipe ties estraranon Ivo Lapenna, pro komunismemo aŭ manko de kontraŭkomunismemo. Sekve UEA eksigis lin kiel individuan membron kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Asocion de Norda Ameriko, kiun li praktike estris kiel ĝenerala sekretario. Connor kaj EANA anticipis tion per propra eksiĝo.[3]

Citaĵo
 Ĉi tiu ĵus aperinta libreto havigas, en simpla formo, al angle parolantaj personoj ĉiujn necesajn vortojn, kaj frazojn, kiujn oni bezonas en Esperanto, dum vojaĝo kaj en la ĉiutaga vivo. La prononco de la vortoj estas laŭ bazo de angla fonetika sistemo: La libro enhavas 1325 Vortojn kaj frazojn, ordigitaj en 63 rubrikoj. Ĉiuj rubrikoj, frazoj kaj vortoj havaj numeron, kiun oni povas trovi en la indekso, ĉe la fino de la libro. En antaŭparolo, la aŭtoroj klarigas la signifon de Esperanto kaj ĝian utilon dum vojaĝado. Kiel enkondukon ili aldonas la esperantan alfabeton, kun ĝia prononcado, kaj la 16 fundamentajn gramatikajn reĝujojn.

La frazoj estas en bonega Esperanto. La libro certe multe utilos: precipe al novaj angle parolantaj esperantiŝtoj, dum vojaĝo en eksterlando. La libro estas en tre oportuna poŝforjnato: 13.5x9 cm. el tre bona papero kaj fortike bindita, laŭ speciala maniero, tiel ke la folioj ne povas disiĝi.

Ĝi bone pligrandigas la serion, kiu jam kalkulas similajn konversaciajn librojn en 16 lingvoj. 
— J. JACOBS. Boletín n115 (maj 1959)
Citaĵo
 La apero de Esperanto en SAY IT — Serio estas grava argumento kontraŭ tiuj, kiuj diras, ke nur la esperantistoj publikigas Esperantajn verkojn.

La verketo enhavas antaŭparolon, la 16 fundamentajn regulojn kaj 1325 ĉiutagajn esprimojn, tiel bone aranĝitajn, ke iu ajn esprimo estas facile trovebla. S,ub ĉiu esperanta vorto troviĝas fonetika transkribo klarigebla nur pro la kutimo de la Dover Say-It-serioj.

La libro estas lingve bona malgraŭ dubindaj uzoj de la participo ata kaj de la pronomo kio. Tamen aplaŭdinda estas la hezito de la tradukintoj uzi kiel eble nenecesajn neologismojn
— L.A.M. Brazila Esperantisto 1960_n558-561_sep-dec.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Biografiaj notoj el: Catalog of the George Alan Connor Esperanto Collection, kompilita de Karin Smith kaj Susan Haake, Special Collections Division, University of Oregon Library, 1978. Vidu: http://www.eric.ed.gov/ERICWebPortal/custom/portlets/recordDetails/detailmini.jsp?_nfpb=true&_&ERICExtSearch_SearchValue_0=ED409701&ERICExtSearch_SearchType_0=no&accno=ED409701.
  2. La Praktiko, 1946, n-roj 1-5, p. 3.
  3. Die neutrale Sprache, p. 276-283.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]