Saltu al enhavo

Georges Charpak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Charpak
Nobel-premiito
Persona informo
Hersz Georges Charpak
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1924 (1924-08-01)
en Dubrovicja
Morto 29-an de septembro 2010 (2010-09-29) (86-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio (1946–)
Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Saint-Louis (en) Traduki
École de Physique des Houches (en) Traduki
École nationale supérieure des mines de Paris
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj André Charpak (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dominique Vidal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Nathalie Charpak (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
membro de Franca rezistado
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Partikla fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q3025405 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges CHARPAK (en la familio kaj inter amikoj - Griŝa HARPAK; n. la 1-an de aŭgusto 1924 en Dubrovicja, Pollando, nun Ukrainio - m. la 29-an de septembro 2010 en Parizo) estis franca fizikisto de juda-pola origino, gajninto de la nobelpremio pri fiziko en 1992 por "sia invento kaj evoluo de partiklodetektiloj, precipe la dratkamero" [1][2][3].

La invento de Charpak ebligas la eltrovon de tre mallongdaŭraj kaj maloftaj partikloj. La detektilo liveras datumojn rekte al konektitaj procesoroj, kiuj povas analizi grandajn kvantojn da datumoj. Tio ebligas studi procezojn kun kaj pli granda rezolucio kaj pli proksimaj tempintervaloj ol antaŭe estis ebla kun, ekzemple, bobelkameroj.

George Sherpak estis naskita en Pollando al juda familio. Li translokiĝis kun sia familio al Francio en la aĝo de 7-jara. Dum la Dua Mondmilito li estis membro de la franca rezista movado sub la falsa nomo Jacques Charpentier, loĝante en Troyes. Li estis kaptita kaj deportita al la koncentrejo Dachau en 1943, kie li pluvivis ĝis la liberigo en 1945 danke al sia kapablo paroli plurajn lingvojn.

Charpak doktoriĝis sub Frédéric Joliot-Curie pri nuklea fiziko ĉe la Kolegio de Francio en Parizo en 1954, kaj komencis labori ĉe CERN en Ĝenevo en 1959. En 1960 li partoprenis en la unua preciza mezurado de la magneta momento de la muono ĉe CERN [4].

En 1984 li iĝis Joliot-Curie Profesoro ĉe la École Supérieure de Physique et Chimie en Parizo, kaj en 1985 li iĝis membro de la Franca Akademio de Sciencoj. De 1985 ĝis 1991 li estis implikita en diversaj eksperimentoj ĉe Fermilab [5].

La Svisa Fizika Societo (SPS) kaj la Société Française de Physique (SFP) aljuĝas ekde 2016 la tiel nomatan Premion Charpak-Ritz (unue aljuĝitan en 2017), kiel signo de la proksimaj ligoj inter la societoj [6].

  • La vie à fil tendu, kune kun Dominique Saudinos (1993 Odile Jacob, ISBN 2-7381-0214-X)
  • Devenez sorciers, devenez savants, kun Henri Broch (Odile Jacob, ISBN 90-581-4005-9)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Earth Times | News and Information about Environmental Issues. Alirita 2023-04-09 .
  2. (2010) “Georges Charpak (1924–2010)”, Nature 467 (7319), p. 1048. doi:10.1038/4671048a. Bibkodo:2010Natur.467.1048G. 
  3. (December 1992) “Georges Charpak: Nobel Physics Prize 1992”, CERN Courier 32 (10), p. 1–6. 
  4. CERN Scientific Information Service - Archive. CERN.
  5. (1959) “Étude des électrons et des raies X d'autoionisation émis simultanément avec le rayonnement β du prometheum 147”, Journal de Physique et le Radium (French) 20 (6), p. 647–648. doi:10.1051/jphysrad:01959002006064700. 
  6. SPG-SPS-SSP: Premio Charpak-Ritz. Prenite la 22-an de novembro 2021 (angla).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]