Geresdlak
Aspekto
Geresdlak [gereŝdlak] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 6 km²
- Loĝantaro: 810
- Poŝtkodo: 7733
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°05′12″N 18°34'13″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Geresdlak situas sur tre mildaj deklivoj laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo naskiĝis en 1968, tiam 2 vilaĝoj unuiĝis: Geresd kaj Püspöklak. La unua skriba mencio pri Geresd devenis 1292. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. En 2001 la germanoj estis 32 %.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo de 1794
- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al Sankta Bartolomeo de 1828
- kampanilo kun kruco en vilaĝparto Kisgeresd
- skulptaĵo pri Sankta Floriano
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Lak naskiĝis arkitekto Antal Szkalnitzky.
- En la iama Geresd naskiĝis grafikisto Károly Koffán.