Giulietta Masina
Giulietta Masina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Giulia Anna Masina |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1921 en San Giorgio di Piano, Italio |
Morto | 23-an de marto 1994 (73-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Fellini tomb (en) |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Romo |
Ŝtataneco | Italio (1946–1994) Reĝlando Italio (1921–) |
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Federico Fellini (1943–1993) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro television writer (en) |
Giulia Anna Masina, konata en la arta mondo kiel Giulietta Masina (San Giorgio di Piano, 22-a de februaro de 1921 – Romo, 23-a de marto de 1994), estis aktorino itala kaj edzino de la kinisto Federico Fellini.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ekkariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi pasigis plej parton de infanaĝo kaj adolesko en Romo ĉe onklino vidvino. Studis ĉe religiula lernejo kaj poste licenciiĝis en Filozofio kaj Beletristiko ĉe la Universitato de Romo "La Sapienza". Dume ŝi jam ekludis kaj dum la lernojaro 1941–1942 ŝi partoprenis en nombraj spektakloj de danco, muziko kaj teatro universitate. En 1943 ekludis kiel dancistino, kantistino kaj aktorino en diversaj operetoj kaj komediaj ludoj.
Fellini kaj Giulietta
[redakti | redakti fonton]Poste ŝi eklaboris en radio, kun Nella Maria Bonora kaj Franco Becci, tre popularaj tiam. Ŝi eksucesis pro la radia serio Terziglio, kun Angelo Zanobini kaj teksto de Federico Fellini, tiam juna redaktoro de la satira revuo Marc'Aurelio. Giulietta kaj Federico geedziĝis en 1943, kaj ekis ama kaj arta rilato, grava kaj longdaxura en la historio de la itala kino. Kelkaj monatojn post la geedziĝo hejma akcidento okazigis al ŝi aborton kaj poste ŝi naskis en marto de 1945 filon Pierfederico, kiu bedaŭrinde mortiĝis nur post unu monato. Ŝi jam ne havos filon.
Post la fino de la Dua Mondmilito, ŝi revenis al teatro universitata per la verko Angelika, verkita kaj reĝisorita de Leo Ferrero kaj kunludita de Marcello Mastroianni, aliaj de la italaj aktoroj plej agnoskitaj de la historio. La verko Gli innamorati estis ŝia lasta teatraĵo en 1951.
Ŝia vera unua laboro en kino okazis en 1947 en la filmo Senza pietà, reĝisorita de Alberto Lattuada kaj ludita kun Carla del Poggio. Estos kun sia edzo kiel ŝi atingos popularecon per la mita rolulo de Gelsomina en la filmo La strada (1954), kun Anthony Quinn kaj Richard Basehart.
En 1957, Giulietta Masina ludis eble sian plej gravan rolon en Le notti di Cabiria[2] reĝisorita de lia edzo. Tiu rolulo jam aperis eke en aliaj antaŭaj filmoj de Fellini kiaj Lo sceicco bianco de 1951. En 1958 ŝi laboris kun Alberto Sordi en la filmo Fortunella de Eduardo De Filippo. Fellini laborigos sian edzinon ankaŭ en la filmo Giulietta degli spiriti[3] (1965), nome historio iom surrealista pri la malfidelido ĉe paro. Post dudek jaroj, en 1985, ŝi aktoros por Fellini en la melankolia historio de Ginger e Fred kie kun Marcello Mastroianni ludos iaman dancoparon kiu imitis al Fred Astaire kaj Ginger Rogers, tre popularaj dummilite kunigitaj post jaroj invititaj de televida programo, modelo de konsumismo kaj de facila sentimentalismo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Roger Ebert, Chicago Sun-Times, La Strada http://www.rogerebert.com/reviews/la-strada-1994%7Cpublisher=Ebert[rompita ligilo] Digital Alirita la 6an de oktobro 2013
- ↑ Kritikaro de Las noches de Cabiria.
- ↑ Giulietta de los espíritus, constante fuente de consulta de la obra de Fellini.. Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2014-06-17.