Glitsono
Glitsono estas en la muziko la kontinua (glita) ŝanĝo de la tonalto.
Instrumentspecifa subdivido
[redakti | redakti fonton]Glitsonoj ene de iom granda intervalo („veraj“ glitsonoj) estas eblaj nur kun muzikinstrumentoj, kiuj ne estas fiksitaj sur konkretajn tonojn. Al tiuj apartenas
- arĉinstrumentoj sen fretoj
- gitaroj kun helpo de botelkoloj
- senfretaj reprezentantoj de la
- Muzika segilo
- trombonoj kun tirilo
- piŝtoflutoj
- homa voĉo
- elektronaj muzikiloj
- timbaloj
La glitsono ĉe timbaloj estas ofte uzata rimedo en modernaj komponaĵoj por frapilaroj. Oni ludas la timbalon, ekfunkciante samtempe la agordopedalon.
Ĉe aliaj lignaj kaj latunaj blovinstrumentoj la tonalto kutime estas antaŭdifinita per preciza plilongigo de la ventkanalo aŭ per tonprenaj truoj. Ŝanĝoj de la tonalto estas eblaj malgrandskale, ekz. ĉe klarneto per parte fermitaj tonprenaj truoj kaj per ŝanĝo de la alfiksado. Al ĉi tiuj instrumentoj apartenas
- trumpeto
- klarneto
- saksofono
- ŝalmo
- zurno (turka ŝalmo)
- ŝenajo (barata ŝalmo)
- transversa fluto
- bekfluto
- buŝharmoniko
Instrumentoj kun antaŭdifinitaj tonaltoj, kiuj ne allasas postan influadon sur la tonalto, povas nur imiti glitsonon. Krom kromataj glitsonoj (ĉe kiuj la tonoj estas trairataj en duontonaj paŝoj) ekzistas la ebleco de diatona glitsono (nur malsupraj klavoj, tonprovizo C-D-E-F-G-A-B) kaj de pentatona glitsono (nur supraj klavoj, tonprovizo C♯-E♭-F♯-G♯-B♭). Reprezentantoj de ĉi tiuj instrumentoj estas
Apartan eblecon de glitsono proponas la duoblopedala harpo. Per diversaj pedalpozicioj estas ludeblaj glitsonoj en ĉiuj tonaloj ekde C♭-maĵoro ĝis C♯-maĵoro samkiel ekde A♭-minoro ĝis A♯-minoro. Krome oni povas ludi plentonajn kaj pentatonajn glitsonojn. ekzistas ankaŭ la ebleco, ludi t.n. „akordo-glitsonojn“: per tio la "ĝenaj", akordfremdaj tonoj de la gamo estas enharmonie ŝanĝitaj. Ekzemplo: A♭7 havas la pedalpozicion A♭-H♯-C-D♯-E♭-F♯-G♭. Tiel oni povas ĝustigi multajn septimajn- kaj naŭnakordojn samkiel ĉiujn diminuitajn septimakordojn. En la moderna literaturo, precipe en ĵazo, ekzistas plua ludotekniko, la t.n. "pedala glitsono" . Je tio oni plukas kordon kaj tretas la al tiu apartenan pedalon. La sonanta tono preskaŭ senŝtupe plialtiĝas je duontono.
Notacio
[redakti | redakti fonton]En la notacio glitsono estas signita kiel ondigita linio. Je tio estas eble, indiki la komencan aŭ finan noton.
en la notacio oni ekkonas maldekstre la ondigitan linion. Dekstraflanke oni vidas elnotitan version de ĉi tiu glitsono, kiel ĝi estus ekzemple ludebla sur klavarinstrumento. La notacio de "vera" glitsono ne eblas, ĉar glitsono mem estas traira, notoj tamen markas konkretajn tonaltojn. El matematika vidpunkto glitsono estas aro de infinite multaj tonoj de infinite mallonga daŭro.
Ce pianopecoj la skaloj ankaŭ povas esti elskribitaj kaj provizitaj per la instrukcio glissando, gliss., aŭ gl.. (it.: glissando = glitando)