Gloria Stuart
Gloria Stuart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gloria Stuart | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1910 en Santa Monica | ||||
Morto | 26-an de septembro 2010 (100-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Spirhalto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Santa Monica High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Arthur Sheekman (1934–1978) Gordon Newell (en) vd | ||||
Infanoj | Sylvia Vaughn Thompson (en) ( Arthur Sheekman) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro pentristo filmaktoro teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1932–2004 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gloria STUART, origine: Gloria Frances STEWART (naskiĝis la 4-an de julio 1910, mortis la 26-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktorino.
Gloria Stuart naskiĝis en Santa Monica, Kalifornio. Sian aktoran karieron ŝi komencis en la 1930-aj jaroj. Ŝi aperis en aro da filmoj, sed ne vere fariĝis stelulino.
Ekde la 1940-aj jaroj ŝi pli kaj pli forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin al la pentrado. En 1975 ŝi reaperis kiel aktorino, en la televida produktaĵo The Legend of Lizzie Borden, kaj en la jaro 1982 ŝi havis rolon en la kinofilmo My Favorite Year.
Kulmino en ŝia kariero estis la rolo de la maljuniĝinta protagonistino en la filmo Titanic en 1997. Pro ĝi ŝi gajnis nomumon por la Oskaro en la kategorio Plej bona epizoda rolo – kaj ŝi estis la plej maljuna persono nomumita pro la aktorado en la ĝistiama historio.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- The Old Dark House (1932)
- Air Mail (1932)
- The Invisible Man (1933)
- The Kiss Before the Mirror (1933)
- Gold Diggers of 1935 (1935)
- Prisoner of Shark Island (1936)
- Rebecca of Sunny Brook Farm (1938)
- The Three Musketeers (1939)
- My Favorite Year (1982)
- Titanic (1997)
- The Love Letter (1999)
- The Million Dollar Hotel (2000)