Gottfried Heinrich Krohne
Gottfried Heinrich Krohne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1703 en Dresdeno |
Morto | 30-an de majo 1756 (53-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gottfried Heinrich KROHNE (* 26-an de marto 1703 en Dresdeno; † 30-an de majo 1756 en Vajmaro) estis germana arĥitekto en la baroka tempo. Konsideratas lia plej grava disĉiplo Johann David Weidner.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La patro de Krohne estis la stabla servisto Johann Christoph Crune. Li estis la kortega ĉefkonstruisto de la dukoj de Saksio-Vajmaro (ekde 1726), de Saksio-Gotao kaj de la princoj de Schwarzburg-Rudolstadt ekde 1743). Tamen li paralele laboris ankaŭ por aliaj princoj ekz. la ĉefepiskopoj majencaj kaj bambergaj. Krome li responsis pri kelkaj konstruaĵoj en Norda Frankonio.
Inter liaj ĉefaj verkoj estis la planoj je la kompleta novkonstruo de la urbo Ilmenau post la terura fajrego de 1752. Por multaj Kronoj estas unu el la plej elstaraj arĥitektoj en la historio de Turingio. Unu lia plej grava kunlaboranto kaj disĉiplo estis Johann David Weidner, kiu komence ade akompanis kiel surloka observanto ĉefa la konstruaĵojn de Krohne. Post ties morto li daŭrigis lian verkaron. Kiel supera landa ĉefarĥitekto li posteulis Johann Adolph Richter.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Saksio-Vajmaro-Eisenach
[redakti | redakti fonton]- ĉevalejo kaj stuka plafono en la duka domo de Kastelo Creuzburg en Creuzburg (1744/45)
- restaŭro de la Werra-ponto en Creuzburg (1747)
- rokoka kastelo kaj Nova kastelo de la Dornburgaj kastelo en Dornburg (Saale) (1736–1741)
- plano por novfaro de la ajzenaĥa ĉefa bazarplaco por krei fortimpresigejo (ekz. oni planis la malkonstruon de la Georgo-kirko); tio ne realiĝis pro al morto de duko Ernesto Augusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach).
- Urba kastelo de Eisenach (1741–1751)
- Kastelo kaj parko de Ettersburg en Ettersburg (1730–1740)
- pligrandigo de des Kastelo Kochberg en Großkochberg (1732/33)
- Kastelo Hardisleben en Hardisleben (1739/40)
- Ĉaskastelo Hohe Sonne ĉe Rennsteig sude de Eisenach (1741–1746)
- Preĝejo Sankta Jakobo en Ilmenau (planoj de 1752; realigo inter 1760–1770)
- Oficejo ĝenerala historia en Ilmenau (1756)
- Kastelo Ilmenau (1740), detruite pro incendio en 1752
- silueta novplano de Ilmenau post 1752 (stratoj kaj domoj)
- etendigo de Kastelo Marksuhl en Marksuhl (1741–1743)
- ĉefa turo de la Urba kastelo en Vajmaro (1729–1732)
- Kastelo Belvedere apud Vajmaro (1728–1740)
- alikonstruo de Kastelo Wilhelmsthal en Gerstungen (1741)
En aliaj turingiaj ŝtatoj
[redakti | redakti fonton]- Oranĝerio de Gera en Gera, por la Duklando Reuß-Gera) (1729–1732)
- ĉambroj ĉe Kastelo Friedenstein en Gotao, por la Duklando Saksio-Gotao (1747–1751)
- Oranĝerio de Gotha en Gotao, por Saksio-Gotao (1747–1774)
- Kastelo Großvargula en Großvargula apud Bad Langensalza (por Elekto-Majenco) (1727)
- Ponto Marienthal (Ingersleben) (en Saksio-Gotao, por la regna grafo Gustav Adolf von Gotter) (1751/1752)
- alikonstruo de Kastelo de Molsdorf apud Erfurt el akvokastelo (en Sakio-Gotao) (1734–1751)
- interna plibeligo, restaŭrado kaj turostarigo ĉe Kastelo Heidecksburg en Rudolstadt, por Schwarzburg-Rudolstadt (1743–1756)
- lavejo ĉe Kastelo Heidecksburg en Rudolstadt (1754)
- baroka loĝejo ĉe Markt 2 en Rudolstadt (1745)
- baroka angula loĝejo ĉe Markt en Suhl (1754)
- Nikolao-kirko en Geschwenda (1741–1742)
Frankonio
[redakti | redakti fonton]- Baziliko 14 helpantoj en mizero apud Bad Staffelstein (por la abata moŝto Stephan Mösinger de la cisterciana klostro en Lichtenfels-Klosterlangheim; antaŭlaboroj konkurence al la Episkoplando Bamberg kaj Balthasar Neumann; 1743–1772)
- Monaĥejo Langheim en Klosterlangheim, partopreno dela inter 1680 kaj 1792 daŭrintaj konstrulaboroj
- Langheimer Hof en Bamberg, por la episkopo bamberga
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En Ilmenau kaj en Klosterlangheim stratoj nomiĝis por Krohne. Lia iama loĝdomo vajmara ĉe la angulo Jakobsstraße 15/ Vorwerksgasse portas memorigtabulon
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝis hodiaŭ konatas nur unusola portreto kiu videblas en Rudolstadt sur la Heidecksburg-kastelo. Li entombigitis sur la tombejo de Jakobo-kirko en Vajmaro; memortabulo por li munititis proksime de la sakristio en la norda sekcio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hermann Heckmann: Baumeister des Barock und Rokoko in Thüringen. Verlag Bauwesen, Berlin 1999, ISBN 3-345-00658-8.
- Joachim Hotz: Krohne, Gottfried Heinrich. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 13, Duncker & Humblot, Berlin 1982, ISBN 3-428-00194-X, S. 69–71 (Digitalisat).
- Hans-Herbert Möller: Gottfried Heinrich Krohne und die Baukunst des 18. Jahrhunderts in Thüringen. Hessling, Berlin 1956.
- Hans Müller: Thüringen. Landschaft, Kultur und Geschichte im grünen Herzen Deutschlands, DuMont Reiseverlag, sesa eldono, Ostfildern 2009, ISBN 978-3-7701-3848-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prie ĉe schatzkammer-thueringen.de
- Prie ĉe la urba retpaĝaro de Ilmenau Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Prie en svisa retpaĝaro pribarokarĥitektura
- Honoro de Krohne sur vajmara paĝo interreta
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gottfried Heinrich Krohne en la germana Vikipedio.