Granda Sirio
Granda Sirio | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
regiono, historia regiono [+] | |||
Landoj | Sirio, Libano, Jordanio, Palestino | ||
- koordinatoj | 34° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)3436Koordinatoj: 34° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Qurnat as Sawda' [+] | ||
Granda Sirio | |||
Vikimedia Komunejo: Greater Syria [+] | |||
La lando Ŝam (en araba بلاد الشام Bilād ash-Shām aŭ nur الشام ash-Shām) nomita ankaŭ Levantenio, Siria regiono, Granda Sirio aŭ simple Sirio (سوريا Sūriyā), estas histori-kultura mondoregiono de Proksima Oriento kiu en havas, proksimume, la teritoriojn de la aktualaj ŝtatoj Sirio, la Libano, Jordanio, Israelo, kaj Palestino krom la Provinco Hatay, en Turkio, konata en araba kiel «Iskandarun» (الإسكندرون al-ʼIskandarūn, nome la iama Sanjaklando de Aleksandreto).
La lando Ŝam formas parton de la Fekunda duonluno, unu de la luliloj de la Homaro. Pro tio en la regiono loĝis nombraj popoloj, kulturoj kaj regnoj: nome la antikvaj egiptoj, la kanaananoj, la izraelidoj, la asirianoj, la ĥaldeoj, la arameoj, la fenicoj, la persoj, la antikvaj makedonoj, la romianoj, bizancanoj, la araboj, la otomanaj turkoj.
La lando Ŝam okupas la plej orientan marbordon de la Mediteraneo, pro kio ĝi estas konata ankaŭ kiel Levantenia Mediteraneo. Ties aktualaj landlimoj estis rezulto de la Interkonsento de Sykes-Picot (1916) kaj la Konferenco de San Remo (1926) inter Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiuj kundividis al si la mondoregionon post sia venko en la Unua Mondmilito. La diversaj mandatoj akiris siajn sendependecojn post malmultaj jardekoj. En la 14-a de Majo 1948, la Ŝtato Israelo deklaris sian sendependecon, kio ŝanĝis la estontecon de la mondoregiono por ĉiame. Ekde tiam, la klopodoj tusarabismaj poe krei veran suverenan ŝtaton Ŝam finiĝis.
La nuntempaj landlimoj de Aŝ-Ŝam, tial, estas: norde kun Kurdio kaj kun Turkio. Sude kun la provincoj de Saudarabio Ĝaŭfo kaj Tabuk. Kaj oriente kun Irako.
Foje oni ekskludas de la koncepto la sirian regionon Al-Jazirah pro kulturaj diferencoj inter ambaŭ regionoj. Kontraste, oni inkludas foje ankaŭ la Sinajan duoninsulon, ĉar ekde mallonge setliĝis tien beduenaj triboj devenaj el la lando Ŝam. Fakte ĝis nun la araba dialekto de Sinajo (nome la Badavia aŭ Nordokcidenta araba) formas parton de la grupo de dialektoj de la araba parolataj en la Levantenia Mediteraneo (Levantenia araba dialekto).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aigle Denise, eld. (2012). Le Bilād al-Šām face aux mondes extérieurs. La perception de l'Autre et la représentation du Souverain (en franc<). Bejruto: Presses de l’IFPO. p. 425. ISBN 978-2-35159-197-0. Arkivita el la originalo en la 16a de marto 2016 en la Wayback Machine. Konsultita la 9an de Januaro 2013.
- Pipes, Daniel (1990). Greater Syria: the History of an Ambition. New York: Oxford University Press. pp. 240. ISBN 978-0-19-506022-5. pbk.; alternative ISBN 0-19-506022-9
- 36° E
- 34° N
- Sirio
- Proksima Oriento
- Araba mondo
- Levantenio
- Geografio de Sirio
- Geografio de Jordanio
- Geografio de Palestino
- Geografio de Israelo
- Geografio de Libano
- Geografio de Okcidenta Azio
- Historio de Sirio
- Historio de Palestino
- Historio de Israelo
- Historio de Jordanio
- Historio de Libano
- Historio de Levantenio
- Provinco Hatay
- Historio de Islamo
- Politiko de Sirio
- Politiko de Libano
- Politiko de Israelo
- Politiko de Palestino
- Politiko de Jordanio
- Iredentismo
- Naciismaj movadoj
- Regionoj en Azio
- Kulturo de Sirio
- Kulturo de Jordanio
- Kulturo de Israelo
- Kulturo de Palestino