Hans Pretterebner
Hans Pretterebner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1944 en Haselsdorf-Tobelbad |
Morto | 12-an de oktobro 2024 (80-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Hans PRETTEREBNER (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1944 en Haselsdorf, mortinta la 12-an de oktobro 2024 en Vieno[1]) estis konata aŭstra ĵurnalisto. Li malkovris i.a. la skandalojn ĉirkaŭ la kargoŝipo Lucona verkonte pri tio ĉi en 1987 la furorlibron Der Fall Lucona, post 10 jaroj da esplorado kune kun Gerald Freihofner.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trapaso de la abiturienta ekzameno en la 1963-a jaro li dungito estis ĉe eldonejo, poste vicestro en mezgranda industrientrepreno. De la 7.11.1994 ĝis la 28.9.1995 li deputitis por la partio FPÖ en la Nacia Konsilio dum la 19-a leĝdona periodo.
Eldonis Pretterebner la periodaĵojn "Politische Briefe" (1975–1983), "TOP Informationen" (1994–1997) kaj la serion "Standpunkt" (2002–2004). Posedante kastelon en Wetzlas li pretigis ĝin ĝis 2021 kiel ferikkastelon kaj junulargastejon.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Der Fall Lucona: Ost-Spionage, Korruption und Mord im Dunstkreis der Regierungsspitze. Unua eldono, decembro 1987, ISBN 3-900710-01-5.
- Das Netzwerk der Macht: Anatomie der Bewältigung eines Skandals. 1993, ISBN 3-900710-02-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- parlamenta paĝaro de Aŭstrujo
- Informoj pri Hans Pretterebner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Lucona Aufdecker Pretterebner gestorben" - ĉe: orf.at, 17.10.2024