Saltu al enhavo

Henryk Mandelbaum

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Mandelbaum
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1922 (1922-12-15)
en Olkusz
Morto 17-an de junio 2008 (2008-06-17) (85-jaraĝa)
en Bytom
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bredisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henryk MANDELBAUM (naskiĝis la 15-an de decembro 1922 en Olkusz, Pollando; mortis la 17-an de junio 2008 en Gliwice) estis travivanto de la Holokaŭsto. Li apartenis al Sonderkommando en Aŭŝvico, kiu laboris en la krematorioj. El ĉ. 2000 membroj de la Sonderkommando de Aŭsvico travivis nur 110.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Henryk Mandelbaum estis pola judo, kiu en aĝo de 21 jaroj estis arestita. Li eskapis el la Geto Sosnowiec, oni perfidis lin kaj li estis enliverita la 22-an de aprilo 1944 en Birkenau.

Mandelbaum devis labori en la krematorio, oni devigis lin porti kadavrojn en la krematorion aŭ en la forbruligajn kavojn. Li devis ankaŭ traserĉi la korpajn aperturojn de la kadavroj por valoraĵoj, elpreni ordentojn, estiĝintan homan grason kolekti en la bruligejo kaj reverŝi ĝin.

Li partoprenis en ribelo la 7-an de oktobro 1944, kiu estis subpremita. La nazioj murdis 451 kaptitojn.

Li sukcesis en januaro de 1945 eskapi el la mortomarŝo. Li kaŝis sin en civila vesto en kamparana kort dum tri semajnoj. Post liberigo de Aŭŝvico, li anoncis sin kiel okulatestanto ĉe veresplora komitato.

Post la milito, kiel komunista torturisto de la County Public Security Office (PUBP) en Będzin en 1945-48.

Mandelbaum vivis ĝis sia morto en Pollando. Li neniam permesis forigi la tatuitan numeron 181 970 de sur lia suba maldekstra brako. Kiel okulatestanto, Mandelbaum veturis al la iamaj koncentrejoj, neniigejoj kaj al Germanio, por sciigi pri siaj travivaĵoj: „Oni devas do scii, kiom longe estis la homoj en la gaskameroj. Oni devas scii, kiom longe oni brulis en la forno“.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Eric Friedler, Barbara Siebert, Andreas Kilian: Zeugen aus der Todeszone dtv, München 2005
  • Nur die Sterne waren wie gestern. Ausstellung über den ehemaligen Sonderkommando-Häftling Henryk Mandelbaum, aus: analyse+kritik Nr. 506 / 19.5.2006
  • Nur die Sterne waren wie gestern Ausstellungskatalog, erhältlich [1] Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine