Herbert Fleischmann
Herbert Fleischmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1925 en Nurenbergo |
Morto | 5-an de aprilo 1984 (59-jaraĝa) en Cavigliano |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Ruth Leuwerik (mul) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro voĉaktoro |
Herbert FLEISCHMANN (13a de marto 1925 - 5a de aprilo 1984) estis germana aktoro de teatro, kino, radio kaj televido partikulare kiel voĉaktoro.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Nurembergo, Germanio, la rimarkinda voĉo de Fleischmann faciligis labori en radio post la Dua Mondmilito, medio en kiu li laboris kiel parolisto kaj aktoro de radioteatro. Li laboris ĉefe por Bavara Radio "Bayerischer Rundfunk), kaj partoprenis en produktaĵoj kiel Am grünen Strand der Spree (1956), Die schwarze Wolke (1958), Zeit der Schuldigen (1961), Der Weihnachtsabend (1965), Gestatten, mein Name ist Cox – Heißen Dank fürs kalte Buffet (1969), Das Faß (1973) kaj Der Fall Dr. Crippen (1979).
Fleischmann finkompletigis sian aktorlernadon en la Max-Reinhardt-seminario de Vieno, kaj poste ludis en la Kammerspiele Bremen. Post ludado en teatroj de Baden-Baden, Hamburgo, Berlino, Frankfurto ĉe Majno, Stutgarto, Zuriko kaj Munkeno, lia kina debuto okazis en 1961 per Barbara - Wild wie das Meer.[2] Por kino li laboris foje por adaptoj de romanoj de Johannes Mario Simmel. Ekde 1962 li ekkarieris kiel televida aktoro. Li estis konata per sia laboro kiel sciencisto Dro. Schiller en Raumpatrouille, kaj per sia apero en televidaj produktaĵoj kiel Derrick kaj Der Kommissar. Kiel voĉaktoro, li zorgis pri la dublado de aktoroj kiel James Drury kaj Robert Newton.
Fleischmann, kiu estis edzo de la aktorinoj Ruth Leuwerik kaj Miriam Spoerri,[3] mortis la 5an de aprilo 1984 en Cavigliano, Svisio, pro kora malsufiĉo, kaj estis entombigita tie.[4]
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1961 : Barbara - Wild wie das Meer
- 1963 : Durchbruch Lok 234
- 1964 : Marie Octobre (televida filmo)
- 1965 : Der Sommer der 17. Puppe (televida filmo)
- 1965 : Ankunft bei Nacht (televida filmo)
- 1965 : Die fünfte Kolonne (televida serio), epizodo Ein Mann namens Pavlow
- 1965 : Oberst Wennerström (televida filmo)
- 1965 : Gewagtes Spiel (televida serio), epizodo Das Geheimnis von Scheferloh
- 1966 : Raumpatrouille (televida serio), epizodoj Planet außer Kurs kaj Der Kampf um die Sonne
- 1967 : Das Kriminalmuseum (televida serio), epizodo Die Reisetasche
- 1967 : Kopfstand, Madam!
- 1967 : Dem Täter auf der Spur (televida serio), epizodo Am Rande der Manege
- 1968 : Die sieben Männer der Sumuru
- 1968 : Graf Yoster gibt sich die Ehre (televida serio), epizodo Traumland-Blues
- 1969 : Van Gogh (televida filmo)
- 1970 : Vor Sonnenuntergang (televida filmo)
- 1971 : Das Freudenhaus
- 1971 : Und Jimmy ging zum Regenbogen
- 1971 : Käpt’n Rauhbein aus St. Pauli
- 1971 : Liebe ist nur ein Wort
- 1971 : Der Kommissar (televida serio), epizodo Ein rätselhafter Mord
- 1972 : Geliebter Mörder (televida filmo)
- 1972 : Verdacht gegen Barry Croft (televida filmo)
- 1972 : Der Stoff aus dem die Träume sind
- 1972 : Verrat ist kein Gesellschaftsspiel (televida filmo)
- 1972 : Der Fall Opa (televida filmo)
- 1972 : Der Illegale (televida serieto)
- 1973 : Alle Menschen werden Brüder
- 1973 : … aber Jonny!
- 1973 : Kara Ben Nemsi Effendi (televida serio)
- 1973 : Zinksärge für die Goldjungen
- 1974 : Drei Männer im Schnee
- 1974 : Der kleine Doktor (televida serio), epizodo Mord im Moor
- 1974 : Die Antwort kennt nur der Wind
- 1974 : Der Kommissar (televida serio), epizodo Im Jagdhaus
- 1974 : Derrick (televida serio), epizodo Stiftungsfest
- 1975 : Verbrechen nach Schulschluß
- 1975 : Der Kommissar (televida serio), epizodo Ein Mord nach der Uhr
- 1976 : Lobster (televida serieto), epizodo Zwei Fliegen
- 1977 : Es muß nicht immer Kaviar sein (televida serio)
- 1977 : Die Kette (televida serieto)
- 1977 : Flucht (televida filmo)
- 1977 : Derrick (televida serio), epizodo Hals in der Schlinge
- 1978 : Tatort (televida serio), epizodo Lockruf
- 1978 : Geschichten aus der Zukunft (televida serio)
- 1979 : Die Protokolle des Herrn M. (televida serio)
- 1980 : Derrick (televida serio), epizodo Hanna, liebe Hanna
- 1980 : Derrick (televida serio), epizodo Eine unheimlich starke Persönlichkeit
- 1981 : Derrick (televida serio), epizodo Eine ganz alte Geschichte
- 1981 : Der Fuchs von Övelgönne (televida serio)
- 1982 : Der Alte (televida serio), epizodo Tote Lumpen jagt man nicht
- 1983 : Das Traumschiff (televida serio), epizodo Puerto Rico
- 1984 : Derrick (televida serio), epizodo Das Mädchen in Jeans
- 1984 : Derrick (televida serio), epizodo Manuels Pflegerin
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Goble, Alan. The Complete Index to Literary Sources in Film. Walter de Gruyter, 1999. p. 429.
- ↑ Barbara - Wild wie das Meer en IMDb
- ↑ german.imdb.com Konsultita la 13an de majo 2020.
- ↑ knerger.de: La tombo de Herbert Fleischmann. Konsultita la 13an de majo 2020.