Hermano Busko
Hermannus Buschius (1468-1534) | ||
---|---|---|
De singulari auctoritate Veteris et Noui Instrumenti, 1529
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1468 en Sassenberg, Germanio | |
Morto | aprilo 1534 en Dülmen, Germanio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Universitato de Marburgo Universitato de Kolonjo Universitato de Lepsiko | |
Profesio | ||
Alia nomo | Marcellus • Pasiphilus vd | |
Okupo | universitata instruisto verkisto vd | |
Aktiva en | Leipzig • Marburg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hermann von dem Busche (1468-1534) aŭ Hermano Buŝo (* Sassenberg, en la 1468 - Dülmen, en la aprilo 1534) estis humanisto, luterana teologo kaj profesoro de la Universitato de Marburgo.
Li studis en Heidelberg, Tübingen kaj en Italio, kie li fariĝis ekspertulo pri la latina. .Inter liaj profesoroj estis Alexander Hegius, Rudolf Agricola, Pomponius Laetus (1428-1498)[1] kaj Filippo Beroaldo, la maljuna[2] kaj Rudolph von Langen. Reirinte al Münster li penis aktivi ĉe Heinrich von Schwarzenberg, episkopo de Münster, tamen, li decidis studi juron kaj en 1494 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Kolonjo. Malgaja ĉe la studado pri juro li decidis vojaĝi por dissemi siajn humanismajn instruojn. Post mallonga restado en la Universitato de Greifswald, li eniris en la ĵus kreita Universitato de Wittenberg, kie li faris la inaŭguran paroladon kaj oficis en la katedro pri retoriko kaj poezio. En Lepsiko (1505) kaj Erfurto (1507) li estis eksigita el siaj instrupostenoj.
En 1509, li envolviĝis en la polemiko ĉirkaŭ la humanisto Hardwin von Grätz (1475-1542)[3], kiu estis konservema figuro apartenanta al malnova generacio, kun kiu li kverelis kaŭze de didaktikaj libroj kaj lia prefero pri Aelius Donatus. Oni diras ke li estas unu el la aŭtoroj de la "Epistolae Obscurorum Virorum", kiu estis anonima verko, inkluzivante satirajn atakojn kontraŭ Ortwinus, sed tio ne estas ĝenerala opinio.
Li kuniĝis al la estroj de la Reformo kaj estis amiko de Ulrich von Hutten, kaj en 1527 li fariĝis profesoro pri klasika beletro en la Universitato de Marburgo, fondita en tiu jaro de Filipo la Grandanima[4].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lipsica - 1504
- Correctorium Biblie - 1508
- Cl. Claudiani Proserpinae raptus: cū Hermanni Buschij Pasiphili ... cōmentario: quem nuper: ex latissima fusissima Jani Parrhasij ... enarratione, strictim carptim collegit in gratiam tyrunculorum eorū qui breuitate delectantur. G.L. Claudius Claudianus, Aulus Janus Parrhasius - 1514
- Erarium aureum poetarum - 1515
- Vallum humanitatis (1518)
- Dictata quædam vtilissima, ex Prouerbijs sacris & Ecclesiastico, ad studiosorum quorum vtilitatem, ab Hermanno Buschio collecta - 1518
- Satyrae, obscurissimae alioqui - 1525
- De singulari auctoritate Veteris et Noui Instrumenti, Sacrorū, Ecclesiasticorumq́; testimoniorum, Libri II, etc - 1529
- A. Persii Flacci Satyræ Sex, J. Murmellio ... Scholiaste, Cum Indice ... & Annotatione Varietatis Quæ Est in Carmine Persiano. Item H. Buschii ... Prologi Ac Primæ Satyræ Explicatrix Epistola, Etc - 1531
- A. Persii Flacci Satyrae, obscurissimae alioqui, luculentissima ecphrasi ..., Aulus Persius Flaccus, Johannes Murmellius] - 1534
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The International Encyclopedia
- NNDB
- CERL Thesaurus
- Virtual International Authority File
- Universitato de Jena Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Melchior Adam Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque Nationale de France
- WorldCat Identities
- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alexander Hegius (1439-1498)
- Rudolph von Langen (1439-1519)
- Rudolf Agricola (1443-1485)
- Pomponius Laetus (1428-1498)[1]
- Hermann von Neuenahr, la maljuna (1492-1530)[5]
- Johannes Pfefferkorn (1469-1521)[6]
- Johannes Reuchlin (1455-1522)[7]