Herr Mannelig (aŭ ankaŭ konata kiel "Herr Mannerlig") estas mezepoka, malnov-sveda balado, kiu temas pri la rakonto de trolino, kiu ŝatus esti homarano (eble denove – ”estus mi liberigita de mia turmentiĝo”). Ŝi estas konvinkita, ke ŝi povas iĝi homo, se ŝi geedziĝos kun sinjoro Mannelig. Ŝi intencas superŝuti lin per donacoj, tamen li rifuzas precipe pro la fakto de ŝi estas ne ”kristana virino”, sed trolino. La kanto ekzistas en multaj variaĵoj kaj ĝis nun ĝin ludis pluraj grupoj en diversaj lingvoj, tamen la baza rakonto ĉiam samas.
Ĉi-kadre la sveda prateksto klare reprezentas anakronismon. Ja temas pri mezepoka balado, sed Garmarna kaj aliaj ne uzas la "fornsvenska"n (t.e. la malnovnorda lingvo) por interpreti ĝin, tamen prefere formon de la pli posta "nysvenska" (novsveda), kiu ĉirkaŭ la tempo de Gustavo Vasa komenciĝis kaj poste pluevoluis al la "nusvenska" (nunsveda). Krome, kelkaj nekonsekvencaĵoj en la lingvostrukturo indikas, ke jenas teksto miksita kun elementoj de novsveda kaj nunsveda. Tial la lingvaĵo verŝajne egalas al tiu parolata en Svedio antaŭ 200–250 jaroj, sed kun kelkaj arkaikaj nuancoj.
(#: /mifa mire /dodo LaTi /dolre doTi /La; LaTi /do dodo /re dore /mi i /do; h /mifa mire /dodo LaTi /dore doTi /La; hTi /do dodo /re3re dore /mi i /do o;mi /mifa mire /dodo LaTi /dolre doTi /La a;Ti /do dodo /re dore /mi i /so o;mi /milfa mire /dodo LaTi /dolre doTi /La aa;LaTi /dore eedoTi /La ah)
+
(&:
'1 Ma/te2no2n frue antaŭ /a2ŭrora sun', ; pre ol /ekis la birdo2j /kanti ; /montogrino svatis sin al /bela fraŭlo juna, ; kaj /falsa estis ŝia /lango.
(×:; Sin/jo2ro2 Mane-lig, fi/a2nĉu al mi ; ĉar o/fertas mi vo2/lonte. ; Vi /po2vas respondi nu2r /je2s a2ŭ ne, ; ĉu vi /volas a2ŭ ne.)