Homela regiono
Homela regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
Flago | Blazono | ||
regionoj de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 130 m [+] | ||
Ĉefurbo | Gomel | ||
- koordinatoj | 52° N, 30° O (mapo)52.33333333333329.666666666667Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo) | ||
Plej alta punkto | highest point of the Homiel Region [+] | ||
Akvokolektejo | 40 400 km² (4 040 000 ha) [+] | ||
Areo | 40 400 km² (4 040 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 338 617 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 33,13 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Genadz' Salavej | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | BY-HO | ||
Homela regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Gomel Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Homela regiono (beloruse Гомельская вобласць, latinliterigite homel'skaja voblasć) kovras la sudorientan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiono en sia nuna formo estis fondita la 15-an de januaro 1938. Ĝia areo kovras 40 400 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Homel.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La regiono konsistas el 21 distriktoj:
- Akcjabrskia distrikto
- Brahina distrikto
- Buda-Kaŝaljova distrikto
- Ĉaĉerska distrikto
- Dobruŝa distrikto
- Homela distrikto
- Ĥojnikia distrikto
- Jelska distrikto
- Ĵitkaviĉia distrikto
- Ĵlobina distrikto
- Kalinkaviĉia distrikto
- Karma distrikto
- Lelĉicia distrikto
- Lojeŭa distrikto
- Mazira distrikto
- Naroula distrikto
- Petrikaŭa distrikto
- Rahaĉoŭa distrikto
- Reĉica distrikto
- Svetlahorska distrikto
- Vetka distrikto
La regiono havas 17 urbojn, 17 urbetojn kaj ĉirkaŭ 2440 vilaĝojn. La plej grandaj urboj estas Homel, Mazir, Reĉica, Svetlahorsk, Ĵlobin, Kalinkaviĉi kaj Rahaĉoŭ.
Naturo
[redakti | redakti fonton]Marĉoj kovras 13 procentaĵojn de la regiona teritorio, kaj arbaroj 44 procentaĵojn. Parto de la teritorio malpuriĝis per radioaktivaj elementoj post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986.
La reliefo estas precipe malalta. Dominaj altaĵoj altas 135 ĝis 150 metrojn super la marnivelo. Precipaj mineraloj estas nafto, saloj, sabloj kvarcaj, silikataj, bruna karbo, bruleblaj skistoj, argilo, kreto, okro, torfo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Modernkontinenta.
Ĉefaj riveroj
[redakti | redakti fonton]Dnepro, kaj ĝiaj flankriveroj: Pripjac, Berezina kaj Soĵ.
Ĉefaj naturparkoj
[redakti | redakti fonton]Pripjaca pejzaĝ-hidrologia parko, Polesa radiada-ekologia rezervejo.
Ekonomiko
[redakti | redakti fonton]Ligna, celulit-papera, nafta, nutraĵa industrio, produktado de agrikulturaj, drenadaj maŝinoj, fenestra vitro.
Agrikulturo
[redakti | redakti fonton]Bestobredado, birdobredado, plantado de terpomoj, cerealoj, furaĝo kaj lino.