La 53-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1997 en la urbo Asizo de Italio. La kongreson partoprenis 470 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Aparte nekutima evento estis la prezento de esperantlingva muzikalo pri la vivo de Francisko de Asizo al ĉiuj kongresanoj.