Igor Sikorski
Igor Sikorski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1889 en Kievo |
Morto | 26-an de oktobro 1972 (83-jaraĝa) en Easton |
Tombo | Saint John the Baptist Orthodox Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa • angla |
Ŝtataneco | Usono Rusia Imperio |
Alma mater | Kyiv Polytechnic Institute of Emperor Alexander II (en) (–1911) Naval Cadet Corps (en) Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij» Premier Gymnase de Kiev (fr) |
Familio | |
Patro | Ivan Sikorski (en) |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | military flight engineer (en) piloto inventisto entreprenisto |
Igor Ivanoviĉ SIKORSKI (ankaŭ Sikorsky, Sikorskij , ruse Игорь Иванович Сикорский, ukraine Ігор Іванович Сікорський; naskiĝis la 25-an de majo 1889, Kievo, la Rusia Imperio — mortis la 26-an de oktobro 1972) estis rusia kaj usona aervetura pioniro, kreinta la unuan du- kaj kvarmotoran aviadilon kaj tiel fondinta bazojn por la pasaĝeraj flugmaŝinoj. Li estis krom tio sukcesa konstruisto de helikopteroj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sikorski studis en la Militara Mararmea Instituto en Sankt-Peterburgo. Poste li laboris kiel ĉefinĝeniero kaj konstruis la unuan kvarmotoran aviadilon, la konatan Le Grande, per kiu li mem ekflugis, la 13-an de majo 1913. Ties pluevoluigo estis la Ilja Muromec. La aviadiloj de Sikorski estis uzataj fare de la rusia registaro kiel bombaviadiloj dum la Unua Mondmilito.
En 1919 li elmigris al la Usono. Tie li fondis en 1923 la entreprenon Sikorsky Aero Engineering Company, kiun poste aĉetis United Aircraft. Ambaŭ firmaoj iĝis partoj de la United Technologies Corporation. La entrepreno produktis flugboatojn (surakviĝeblajn aviadilojn) kiel Sikorsky S-42, kiun uzis Pan Am por transatlantikaj flugoj kaj estis konata kiel Pan Am Clipper.
Sikorski eksperimentis jam en Rusio pri helikopteroj, sed la unua libera flugo per Sikorsky VS-300 okazis en Usono, la 13-an de majo 1940. Tiu helikoptero havis unu ĉefrotoron kaj poŭpan motoron. Oni nomas tiun formon poŭprotora konfiguro kaj tio ĝis nun estas la plej disvastiĝanta konstruformo de helikopteroj.
La Sikorsky Aircraft Corporation restas unu el la gvidantaj helikoptero-produktaj firmaoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle
- firmao Sikorsky Arkivigite je 2008-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiale