Saltu al enhavo

Imabari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imabari
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 794-8511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149 209  (2021) [+]
Loĝdenso 356 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 4′ N, 133° 0′ O (mapo)34.066166666667132.99777777778Koordinatoj: 34° 4′ N, 133° 0′ O (mapo) [+]
Areo 419,21 km² (41 921 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Imabari (Gubernio Ehime)
Imabari (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Imabari
Imabari (Japanio)
Imabari (Japanio)
DEC
Situo de Imabari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imabari, Ehime [+]
vdr

Imabari (japane 今治市) estas urbego en gubernio Ehime, en samnoma regiono kaj insulo Ŝikokuo en Japanio.

Aĉetstrato de Imabari

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 Imabari havis populacion de 152 111. La loĝantaro kulminis en la 1950-aj jaroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Imabari situas laŭ la marbordo sur insulo Ŝikoku, sed la municipo etendiĝas ankaŭ al proksimaj insuloj. La plej alta punkto estas monteto sur insulo: 308 m. Gubernia sidejo Macujama troviĝas 15, Hiroŝimo 55, Fukujama 78, Koĉi 84, ĉefurbo Tokio 648 kilometrojn aere laŭ [1].

Fortikaĵo en Imabari

La areo de aktuala Imabari dum la historio longe estis strategia punkto, tial fortikaĵo konstruiĝis, kiu formas la kernon de la moderna urbego. La urbo Imabari estis kreita en 1889 laŭ la moderna municipsistemo, al kiu proksima vilaĝo aliĝis en 1920. La tekstila kaj ŝipkonstruada industrioj forte helpis la evoluon en la frua 20-a jarcento. Imabari kaj estis levita al urbostatuso en 1940. La grandurbo estis bombita tri fojojn en finaj monatoj de la 2-a mondmilito, 80% de la urbocentro estis detruita. La urbo rekonstruiĝis rapide en la postmilita epoko. En 2005 multe da urboj kaj vilaĝoj pligrandigis areon de Imabari.

Haveno de Imabari estis longe estis komerca centro ene de Ŝikokuo. Tamen pli gravas la ŝipkonstruado kaj la maraj servaj instalaĵoj (kontenera haveno, ŝipkonstruaj uzinoj). En la urbego oni prilaboras kotonojn, oni produktas precipe mantukojn, krome ekzistas tinkturfarba industrio.

En Imabari universitato, alia fakultato kaj altlernejo funkcias.

Imabari havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn, krome signifan havenon. Impona ponto faras kontakton kun la insulo.

Imabari situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1326 milimetrojn, vintre malofte neĝas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Imabari
Haveno
Stacidomo
Ponto
Biblioteko
Arkitektura Muzeo
Universitato
Banko
Vendejego
Hotelo
Kirko


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans