Saltu al enhavo

Imre Kozán

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Kozán
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1897 (1897-09-23)
en Jigodin
Morto 20-an de novembro 1984 (1984-11-20) (87-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KOZÁN Imre rumanuja hungara priagrikultura inĝeniero, fakverkisto, memuaristo: Csíkzsögöd, 23-a de septembro 1897 - Miercurea Ciuc, 20-a de novembro 1984.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Imre Kozán la mezlernejon finis en Romia Katolika Ĉefgimnazio de Miercurea Ciuc. Li havigis diplomon pri agronomio en ekonomia akademio de Koloĵvaro (1919). Li estis privatoficisto (1919-24), ekonomiinspektisto (1924-47), loka gvidanto de EMGE (1947-49), instruisto (1956-68), poste ĝis sia pensiiĝo li estis direktoro de Domo de Agronomoj de Distrikto Harghita. Li publikis en Csíki Lapok, Székely Nép, Csíki Néplap, Gyergyói Lapok, Erdélyi Gazda, Magyar Lapok, Falvak Népe, Népi Egység, Erdélyi Barázda, Szövetkezeti Értesítő, Zöld Mező, Vörös Zászló, Hargita, Falvak Dolgozó Népe kaj Korunk.

  • A búza termelése a csíki viszonyok szerint (Csíkszereda 1932);
  • Az állattenyésztés és a mezőgazdasági szövetkezetek megteremtése és azok közgazdasági fontossága (en daŭrigoj, Csíki Lapok 1933);
  • Fekete ugar (aŭtobiografio, 1978).