Ingeborg Bachmann
Ingeborg Bachmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de junio 1926 en Klagenfurt | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1973 (47-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Tombo | Klagenfurt (Annabichl) Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | germana • itala vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Max Frisch Paul Celan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto eseisto dramaturgo libretisto filozofo ĵurnalisto scenaristo verkisto tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio kaj eseo vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
Aktiva dum | 1950– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The thirtieth Year ❦ Malina ❦ Q1213742 ❦ Q1198878 ❦ Simultane vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino.[1]
Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin.
La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, interalie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino aljuĝatas ĉiujare la Ingeborg-Bachmann-premio.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
- Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
- Die Zikaden (radiodramo, 1954)
- Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
- Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
- Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
- Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
- Malina (romano, 1971)
- Simultan (rakontoj, 1972)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido Holz. -
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ingeborg Bachmann | Perlentaucher. Alirita Januaro 2020