István Juhász
István Juhász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1915 en Aiud |
Morto | 13-an de septembro 1984 (69-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Frat(in)o | Pál Juhász |
Okupo | |
Okupo | historiisto de kristanismo kalvinana pastro religion teacher (en) |
JUHÁSZ István (juha:s) estas rumanuja hungara historiisto en Nagyenyed la 16-an de aprilo 1915 kaj mortinta en Kluĵo la 13-an de septembro 1984. Lia frato estis Pál Juhász.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Juhász finis la kolegion en sia naskiĝurbo (1932), la reformitan teologion en Kluĵo, pli poste li studis en la filozofia fakultato de Universitato Ferdinand la 1-a, en la ortodoksa teologio de Bukareŝto kaj Sibio (1937). Li doktoriĝis en teologia fakultato de Debrecen (1940). Li estis profesoro de Erdélyi Tudományos Intézet (1941–47); ekde 1948 li estis profesoro pri teologio de Kluĵo, inter 1960 kaj 1966 ĝia rektoro. Ekde 1969 li estis honora doktoro de Teologia fakultato de Prago kaj de Debrecen. Li estis respondecredaktoro de Ifjú Erdély (1938–39) kaj ekde 1963 de Református Szemle.
Volumoj
[redakti | redakti fonton]- A reformáció az erdélyi románok között (Kv. 1940);
- A középkori nyugati misszió és a románság (Kv. 1942);
- Bethlen Miklós politikai pere (Kv. 1945);
- A székelyföldi református egyházmegyék (Kv. 1947)[1];
- Nagyenyedi diákok 1662–1848 (kun Zsigmond Jakó, 1979).