István Vántus
István Vántus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1935 en Vaja |
Morto | 9-an de julio 1992 (56-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
István Vántus [iŝtvAn vAntuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vántus István estis hungara komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.
István Vántus [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1935 en Vaja, li mortis la 9-an de julio 1992 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Vántus frekventis kavinanan kolegion de Debrecen, samtempe muziklernejon, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1960. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Szabó (komponisto). Inter 1960-1966 li instruis en muzikarta mezlernejo de Szeged, poste ĝismorte en la sama urbo en filio de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj muzikkritikoj ofte aperis en la gazetaro. Li ricevis 3 premiojn.
En 1964 li kreis kvintonan kradon, poste li komponadis laŭ tio. En 1985 li pluevoluis ĝin.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A három vándor (opero, 1965 prezentita en Nacia Teatro (Szeged))
- Aranykoporsó (opero, 1973, prezentita en Nacia Teatro (Szeged) en 1975, poste plurfoje)
- Fragmenta Bathoriana (eta oratorio)
- kantoj por poemoj de hungaraj poetoj
- korusaj kaj simfoniaj verkoj
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Vántus István (membiografio)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- Societo "Vántus István"
- muzikarta mezlernejo en Szeged prenis la nomon "Vántus István"
- memortabulo en Szeged
- busto en Szeged (2013) [1]