János Abrudbányai
János Abrudbányai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de oktobro 1907 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Mezőszengyel |
Morto | la 19-an de januaro 1968 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | unitariisma pastro universitata instruisto kontisto |
János Abrudbányai [jAnoŝ abrudbAnjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abrudbányai János estis hungara unitaria pastro, teologia altlerneja instruisto, librotenisto. Lia familia nomo estis Fikker ĝis 1941.
János Abrudbányai[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1907 en Mezőszengyel (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sânger en Rumanio), li mortis la 19-an de januaro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Abrudbányai maturiĝis en unitaria gimnazio en Cluj en 1925, post 4 jaroj li akiris pastran diplomon en unitaria akademio, inter 1929–1931 li estis stipendiulo en en:Harris Manchester College, Oxford, fine li diplomiĝis el filozofio en Universitatea Regele Ferdinand I en 1938. Post la lasta diplomo li estis pastro en Cluj kaj en Plăiești, inter 1939–1945 instruis en la unitaria akademio, eĉ dum 2 jaroj li estis fakultatestro. En 1945 en Cluj revenis la rumana erao kaj li estis kondamnita je prizono, ĉar li estis apoginto de deportado de judoj. Li rifuĝis al Hungario kaj estis pastro en Kocsord. En 1950 li denove arestiĝis 3 jarojn. inter 1953–1956 li denove estis pastro en Kocsord, sed li estis aktiva dum la hungara revolucio de 1956, tial li denove estis en prizono ĝis la tutlanda politika amnestio en 1963. Li ne plu povis esti pastro, tial li estis librotenisto ĝis sia morto. Li edziĝis en 1932, lia edzino naskis 3 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bevezetés a vallás lényegéhez. (1934)
- A vallás gyökerei. (disertaĵo rumene, 1938)
- Az unitarizmus és a fajelmélet. (1943)
- Egyedül voltunk. (1944)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- skulptita memortabulo en unitariisma preĝejo (Kocsord) (1992)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- datenoj Arkivigite je 2021-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj