János Szlepecz
János Szlepecz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de junio 1872 en Muraszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 29-an de junio 1936 en Murska Sobota (Jugoslavio) |
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto katolika sacerdoto |
János Szlepecz [jAnoŝ slepec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szlepecz János, laŭ slovena dialekto Janoš Slepec (aŭ Ivan Slepec) estis hungaria slovena katolika pastro, lerneja inspektoro.
János Szlepecz[1] naskiĝis la 14-an de junio 1872 en Muraszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Murska Sobota en Slovenio), li mortis la 29-an de junio 1936 en Murska Sobota (Jugoslavio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szlepecz studis teologion en Szombathely, kie poste li pastriĝis. Ekde 1896 li estis persona pastro de la familio Szapáry [sapAri] jardekon. inter 1906 kaj 1913 li estis pastro de sia naskiĝurbo, poste pro morto de Ferenc Ivanóczy li estis inspektoro de la lokaj lernejoj en la regiono. Li ne apogis la Respublikon Prekmurje, tamen post la falo li estis ostaĝo de la hungaraj komunistoj. Tiutempe li estis vikario de episkopejo de Szombathely, en 1922 honora vikario en episkopejo de Mariboro. li verkis artikolojn kaj hungare kaj laŭ la slovena dialekto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- tradukaĵoj el la Evangelio al la slovena dialekto
- historiaj kontribuoj restis en manuskriptoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans