Júlia Kukely
Aspekto
Júlia Kukely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1953 en Sámsonháza |
Morto | 31-an de oktobro 2017 (64-jaraĝa) |
Tombo | Sámsonháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1972–1978) Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (1968–1972) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Júlia Kukely [kukeli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kukely Júlia estis hungara operkantisto (soprano).
Júlia Kukely[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1953 en Sámsonháza, ŝi mortis la 31-an de oktobro 2017.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Júlia Kukely frekventis konservatorion ekde 1968, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1978. Ŝia plej grava instruisto estis Erika Sziklay. Jam dum la studentaj jaroj ŝi havis sukcesojn en kantokonkursoj. Post la diplomo ŝi ricevis operkantistan statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj restis tie ĝismorte. Kelkfoje ŝi estis invitita kanti en aliaj eŭropaj operejoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1983-2007 kaj ŝi ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo". Ŝi edziniĝis en 1978.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel:
- Bánk bán (opera versio) – Melinda
- Dózsa György – Rózsa
- Ferenc Lehár: A mosoly országa – Lisa
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni – Donna Anna
- Die Zauberflöte – unua damo
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann – Olympia; Giulietta; Antonia; Stella
- Giacomo Puccini:
- Tosca – titolrolo
- Madama Butterfly – titolrolo
- Suor Angelica – titolrolo
- Gianni Schicchi – Nella
- Richard Wagner:
- Der Ring des Nibelungen – Woglinde
- Die Meistersinger von Nürnberg – Eva Pogner
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- ĉefrolanto en 4 operaj filmoj