Jakovlev Jak-3
Aspekto
La Jakovlev Jak-3 (ruse Як-3) estis nomo de unusideja soveta ĉasaviadilo el la Dua Mondmilito. Ĝi estis tutmetala aviadilo, planita inter 1941-44 kaj ekproduktita serie en 1944. La unua provflugo okazis en 1943. La produktado finiĝis en 1946.
Ĝi aperis fine de 1944 kiel Jak-3A, kun motoro VK-107A. Ĝi atingis la rapidon de 720 km/h ĉe 2984 kg-a starta maso.
Oni produktis el tiu 4848 aviojn dum la Dua Mondmilito. Kune kun Lavoĉkin La-7, Jak-3 estis ĉefa ĉasaviadilo de Sovetia aerarmeo inter 1944 kaj 1945.
Teknikaj datenoj
[redakti | redakti fonton]Grando | Datenoj |
---|---|
Konstrujaro | 1943-1946 |
Enverguro | 9,20 m |
Longo | 8,46 m |
Alto | 2,38 m |
flugila surfaco | 14,85 m² |
Malplena maso | 2.105 kg |
Starta maso | 2.660 kg |
Maksimuma rapido | grundoproksimo 570 km/h en alto de 4.000 m 651 km/h |
Altiĝa tempo je alto de 5.000 m | 4,1 min. |
Atingopovo | 710 km |
Altiĝa pinto | 11.800 m |
Armiloj | unu 20-mm-a MK ŜVAK aŭ unu 23-mm-a MK MP-23VV, du 12,7-mm-aj MP |
Motoro | unu Klimov-a VK-105PF-Z |
Povumo | starta povumo 912 kW |