Jean Hautstont
Jean Hautstont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1867 en Bruselo |
Morto | |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo |
Okupo | |
Okupo | komponisto esperantisto |
Jean Hautstont estis belga komponisto kaj esperantisto[1]. Li naskiĝis la 13-an de decembro 1867 en Bruselo (Belgio). La dato kaj loko de lia morto ne estas konataj. En januaro 1905 lia lirika dramo Lidia estis premiere prezentita kaj poste li komponis la lirikan dramon Résurrection, bazita sur verko de Lev Tolstoi. En 1907 li publikigis en Parizo la libreton Notation musicale autonome (Aŭtonoma Muziknotado), kiu celi s ĝeneralan revizion de la muzika signaro. En posta jaro ĝi aperis en ĉina traduko (tradukisto estis M. Li Yu-Yîng). En 1913 li publikigis Solfège[2].
En 1936 li estis membro de SACEM (Societo de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikaj Eldonejoj).
Nacia himno por Ĉinio
[redakti | redakti fonton]La 8-an de aprilo 1913 li verkis nacian himnon por la emerĝanta Respubliko Ĉinio. La Kanto al la simpatia nubo (卿 雲 歌, Pinyin: Qingng yún gē, laŭvorte "Simpatia Nuba Kanto") estas la titolo de du historiaj naciaj himnoj de la Respubliko Ĉinio. La unua versio, komponita de Jean Hautstont kiam li estis en 1896 en Ĉinio estis en uzo de 1913 ĝis 1915 kiel provizora himno[3] ĝis alia versio ekaperis la 23-an de majo 1915 tekstverkite de Yin Chang (廕昌) kaj sur muziko de Wang Lu (王露). Poste ree ŝanĝis la himno, nun denove alia versio de La dua versio de La Kanto al la simpatia nubo verkita de Xiao Youmei kiu estis uzata de 1921 ĝis 1928 kiel oficiala nacia himno. La tekstoj de ambaŭ kantoj estis bazitaj sur komentoj de Shang Shu (尚书 大 传) notitaj fare de Fu Sheng en 200-100 aK. 卿 雲 歌 (simpatia nubo) reprezentas ĉielon kaj bonŝancon en la ĉina kulturo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La Marŝo de la Volontuloj (la aktuala nacia himno)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]La parto Nacia himno por Ĉinio estas parta traduko de la samtema artikolo en la angla vikipedio je la 6-a de septembro 2018.
- ↑ L. Cogen, La demando pri la plibonigo de la Aŭtonoma Muziknotado, Belga Esperantisto nro 081-082 (nov-dec 1921), p. 194
- ↑ Naixements (okcitane)
- ↑ (ĉina) Ekzemplo de la partituro (PDF)