Johano (Jülich-Kleve-Berg)
Johano la Pacema | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Jülich-Kleve-Berg | |||||
Johano la 3-a de Kleve-Jülich-Berg
| |||||
Regado | 1511/1521–1539 | ||||
Ceteraj titoloj | Grafo de Katzenelnbogen | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1490 | ||||
Morto | 6-an de februaro 1539 (48-jaraĝa) | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Mark vd | ||||
Patro | Johano la 2-a vd | ||||
Patrino | Mathilde of Hesse (en) vd | ||||
Gefratoj | Anna von Kleve vd | ||||
Edz(in)o | Maria of Jülich-Berg (en) (1510 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Anna de Kleve, Sibylle of Cleves (en) , Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg, Amalia of Cleves (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
Duko de Jülich-Berg | |||||
Dum | 1511–1539 | ||||
Antaŭulo | Vilhelmo de Jülich-Berg | ||||
Sekvanto | Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg | ||||
Grafo de Ravensberg | |||||
Dum | 1511–1539 | ||||
Duko de Kleve | |||||
Johano la 3-a | |||||
Dum | 1521–1539 | ||||
Antaŭulo | Johano la 2-a | ||||
Sekvanto | Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg | ||||
Grafo de Mark | |||||
Dum | 1521–1539 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano la 3-a de Jülich-Kleve-Berg (naskiĝinta la 10-an de novembro 1490; mortinta la 6-an de februaro 1539), ankaŭ nomata Johano la Pacema, estis ekde 1521 la unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Johano devenis el la dinastio Mark. En la aĝo de ses jaroj li estis gefianĉata kun la heredontino de la duklandoj Jülich kaj Berg, kaj la du geedziĝis dek kvar jarojn poste en Duseldorfo, kio nomiĝis „Unio de Kleve“. Post la morto de sia bopatro, Duko Vilhelmo de Jülich-Berg li transprenis en 1511 la regecon en Jülich, Berg kaj Ravensberg. En 1521 li ankaŭ ekokupis la heredaĵon de sia patro Johano la 2-a en Duklando Kleve kaj Graflando Mark kaj formis per tio la Unuiĝintajn Duklandojn Jülich, Kleve kaj Berg, per kio li fariĝis la plej potenca princo en okcidenta Germanujo.[1] Krom tio Johano estis per sia patrino Meĥthilda de Hesujo pranepo de la lasta reganta grafo Filipo la 1-a de Katzenelnbogen kaj tenis ankaŭ la titolon „Grafo de Katzenelnbogen“.[2]
Dum la reformacia epoko Johano montris ekvilibrigan sintenon, kiu klopodis pri „via media“, meza vojo, inter la du konfesojn. Unu el liaj plej gravaj konsilantoj estis la humanisto Konrad Heresbach.
Idoj
[redakti | redakti fonton]Johano geedziĝis en la jaro 1510 kun Maria de Jülich-Berg (1491–1543), filino de Duko Vilhelmo de Jülich-Berg.
- Sibila (1512–1554)
geedziĝis en 1527 kun Johano Frederiko la 1-a, elektoprinco de Saksujo - Anna (1515–1557)
geedziĝis la 6-an de januaro 1540 kun Henriko la 8-a, reĝo de Anglujo - Vilhelmo la 5-a (1516–1592), Duko de Jülich-Kleve-Berg
(1) geedziĝinta en 1541 kun Jeanne d'Albret
(2) geedziĝinta la 18-an de julio 1546 kun Maria de Habsburgo - Amalia (1517–1586)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wilhelm Janssen: Johann III. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 493 (Digitalisat).
- ↑ Zeitschrift des Düsseldorfer Geschichtsverein. En: Urkunden zur Geschichte der Stadt Düsseldorf, Urkunde Nr. 5. 1889, volumo 4, p. [101]98. Reta versio
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Woldemar Harleß: Johann III., Herzog von Cleve-Mark und Jülich-Berg. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 14, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 213–215.
- Wilhelm Janssen: Johann III. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 493 f. (Digitalisat).