Johano la 22-a
Johano la 22-a | ||
---|---|---|
196-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Jacques Duèze or d'Euse | |
Pontifiko | de 7-a de aŭgusto 1316 | |
ĝis 4-a de decembro 1334 | ||
Antaŭulo | Klemento la 5-a | |
Sekvanto | Benedikto la 12-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1249 en Cahors, Francio | |
Morto | 4-a de decembro, 1334 en Avignon, Francio | |
Tombo | Katedralo de Avinjono [#] | |
Alma mater | Malnova Universitato de Orléans [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Patro | Q127417205 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano la 22-a naskiĝis en 1249 en la urbo Cahors, sudokcidente de Francio. Lia vera nomo estas Jacques Duèze. Li estis elektita kiel papo en 1316. Li estis jam 71-jaraĝa, sed tamen restis papo dum 18 jaroj, ĝis 1334. Li loĝis en Avignon. Li precipe laboris por plibonigi la papan kaj eklezian administracion kaj faris ĝin pli efika.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de metiisto iĝis la kanceliero de Roberto de Napolo, en 1300 episkopo de Fréjus, en 1310 ĉefepiskopo de Avinjono, en 1312 kardinala episkopo de Porto kaj en 1316 finfine papo.
Liaj enmiksiĝoj en sekularajn aferojn en favoro de Francujo, nome liaj atakoj kontraŭ reĝo Ludoviko la bavaro (ekskomunikita en 1324 pro ties nevolo obei al la juĝadoj de la papo) protestigis la plej renomitajn juristojn tiutempe, ekz. Marsilius de Padovo. Ilin la papo reage ekskomunikis en 1327. Ankaŭ multaj franciskanoj batalis kontraŭ li kaj la bavaro Ludoviko nomumis eĉ kontraŭpapon en 1238 (Nikolao la 5-a): sed tiu papo arestitis kaj devigitis en 1330 demisii.
Pro liaj ŝantaĝoj kaj ekspluatoj de ekleziaj rajtoj pro financaj kialoj li sukcesis amasigi grandajn sumojn. Liaj nekutimaj kondutoj listigitis eĉ en la eklezia jurista libro Corpus iuris canonici.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 266-268, kio legeblas tie ĉi interrete.