Jona (rivero)
Jona | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 20 km |
Akvokolekta areo | 65 km² |
Averaĝa trafluo | 10,8 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 950 m |
Enfluejo | Lago de Zuriko |
- Alteco | 406 m |
Geografio | |
Alfluantoj | diversaj riveretoj |
Rivero en Eŭropo | |
Jona estas rivero en la kantonoj Zuriko kaj Sankt-Galo en Svislando.
De la fonto ĝis la alfluo
[redakti | redakti fonton]La fonto de la rivero Jona troviĝas sub la pinto de la monto Bachtel sur la teritorio de la municipo Gibswil en Fischenthal. Post impresa akvofalo la rivero atingas fluante orienten Wald ZH kaj tiam turniĝas sude kaj sin verŝas en abismon, kiun per impresaj pontoj trapasas la fervojlinio de Rüti tra la Jonavalo kaj Tössvalo al Bauma kaj Vinterturo. La rivero nun fluas okcidenten kaj formas la limon inter la urbo Rüti kaj la komunumo Dürnten, por post en la centro de Rüti subite turniĝi suden. Ĝi tiam fluas meze tra la urbo Rüti kaj poste laŭlonge de la fervlinio atingas la municipon Jona SG. La rivero nun en meandroj fluas tra Jona formas delton en la supera parto de la Lago de Zuriko, sur kiu situas la urboparto Busskirch. Finfine la rivero alfluas la superan Lagon de Zuriko je 406 metroj super la marnivelo.
Komunumoj laŭlonge de la rivero Jona
[redakti | redakti fonton]Sur la vojo de la rivero Jona situas en la Kantono Zuriko la komunumoj Fischenthal, Wald ZH, Dürnten, Rüti ZH kaj en la Kantono Sankt-Galo la urbo Rapperswil-Jona.
Fonto de energio kaj riĉeco
[redakti | redakti fonton]Jam en mezepoko oni utiligis per akvomuelejoj la akvoenergion de la rivero. Tiu energifonto ebligis en la 19-a jarcento la industriiĝon de la regiono kaj la riĉiĝon de la komunumoj Wald kaj Rüti, por kies tekstilindustrio la rivero estis la vivovejno.