Jormannsdorf
Jormannsdorf, hungare Gyimótfalva [djimOtfalva] estas ne memstara vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Bad Tatzmannsdorf. La germana dorf kaj la hungara falva signifas: vilaĝo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jormannsdorf situas laŭ vojo numero 50. Oberwart troviĝas 6 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko oni trovis tombon el la ferepoko. La unua mencio devenis el 1388 en formo "Gyarmanusfalva". Ekde tiam la kampoj apartenis al la historia familio Kanizsai [kaniĵai], ekde 1669 al familio Batthyány [batjAnji]. En 1910 vivis en la komunumo 291 homoj (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Gyimótfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo
- kastelo de 1626, inter 1948-1957 ĝi estis lernejo, poste hotelo
- statuo de Madono de 1917 sur montopinto 700 m-ojn alta
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vido de Jormannsdorf
-
Tschabach, rivereto en Jormannsdorf
-
Sanktejo Szmrecsányi
-
Kastelo
-
Fajrobrigadejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio