Josef Mraz
Aspekto
Josef Mraz (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1894 - mortis en 1984) estis aŭstra esperantisto.
Josef Mraz, profesilerneja direktoro, estis entuziasma instruisto de Esperanto, vaste konata kiel festparolanto kaj prezentanto, ankaŭ IKUE-ano, ankoraŭ multe vojaĝis ĝis alta aĝo, kaj, junuleske freŝa, li kapablis deklami parkere el originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto.
Pri lia intermilita agado informis ankaŭ Enciklopedio de Esperanto.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Josef MRAZ, aŭstro-germano, fak-lerneja instr. Prop-isto, faris kursojn, enkondukis E-n en la „Metilernejon en Linz“, kie li gvidas kursojn jam de 3 jaroj. |