Juan Rulfo
Juan Rulfo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Rulfo | |||||
Naskonomo | Juan Nepomuceno Carlos Pérez Rulfo Vizcaíno | ||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1917 en Sayula | ||||
Morto | 7-an de januaro 1986 (68-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto fotisto scenaristo romanisto vd | ||||
Laborkampo | Beletro, filmo kaj fotografio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | El llano en llamas ❦ Pedro Páramo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan RULFO (naskiĝis la 16-an de majo, 1917 en Sayula, Jalisco, Meksiko mortis la 8-an de januaro, 1986 en Meksikurbo) estis meksika verkisto. Li atingis altan situon inter tieaj verkistoj nur per la publikigo de du libretoj.
Vivo kaj signifo de lia verkaro
[redakti | redakti fonton]Vere tiu verkisto havis ne agrablan junecon. Li estis orfo kaj laboris en ne brilaj postenoj kiel administristo kaj simile. En la aĝo de 24 jaroj, Juan Rulfo konatiĝis kun Clara Aparicio, lia estonta edzino, kiam tiu ĉi estis 13-jara[1]. La geedzoj havis du filojn, Claudia kaj Juan Francisco. Post sia famiĝo li atingis pli interesajn kulturpostenojn sed eĉ tiam kaj tiel li estis nesocia homo kaj kvankam fama neniam ŝatis aperi amaskomunikile kiel konata gravulo.
La intereso de lia verko baziĝas en la mikso de du diversaj ingrediencoj: li eliras de nacia kaj regiona realeco por atingi pli tutmondajn kaj homajn temojn, kiel doloro, seniluziigo, soleco, morto. Ĉefe morto kiel simbolo de malplena vivo plenigas la tutan verkon de Rulfo. Alimaniere dirite, tiu aŭtoro miksas fantazion kun realeco kaj tiel estiĝas unu el la plej simbolaj verkistoj de la tiel nomata sudamerika skolo "magia realismo" pro uzado de plej modernaj rakontaj teknikoj.
Rulfo ankaŭ estis fotisto kaj oni povas vidi la samajn temojn kiujn li traktas en siaj skribverkoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abdala, Verónica. Clara Aparicio Reyes explica el sentido de "Aire en las colinas" (hispane), Página 12, 2000-05-25.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- El llano en llamas (1953) aŭ "La incendia ebenaĵo" estas kolekto de 15 rakontoj verkitaj dum dek jaroj. En ili la tero estas dezerta, povra, loĝata nur de mortintoj. La loĝantoj estas krimuloj, malriĉuloj, malesperuloj... Tamen estas luma radio de rakontaĵoj, interesegaj okazaĵoj, ne tiom pro ties graveco sed pro la rakontmaniero.
- Pedro Páramo (1955) estas jam tuta romano kiu prezentas la vojon de kamparano kiu serĉas sian patron en tute dezertigaj tero kaj vilaĝo. La trovitaj personaj aspektas kvazaŭ mortintoj ĝis kiam la ĉefrolulo, filo de Pedro Páramo, ekkonas ke vere ĉiuj estas mortintaj, kiel lia patro kaj fine eĉ li mem. Do, la konfuzo inter realo kaj fikcio ĉi tie estas vere konfuzo inter vivo kaj morto, tre taŭga kiel produkto de meksikia kulturo kie la mortokulturo ja estas vigla.
- La koko el oro (1980) filmo-teksto el kiu oni faris du filmojn: La koko el oro kaj La imperio de la fortuno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.clubcultura.com/clubliteratura/clubescritores/juanrulfo/index.htm Arkivigite je 2014-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
Fotoj
[redakti | redakti fonton]- http://www.clubcultura.com/clubliteratura/clubescritores/juanrulfo/rulfofotografo.htm Arkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine