Juchitán de Zaragoza
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Juchitán de Zaragoza en la subŝtato Oaĥako de Meksiko. En la subŝtato Guerrero ekzistas similnoma komunumo, nomata Juchitán sen aldono. |
Juchitán de Zaragoza | |||
---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Oaxaca | ||
Regiono | Istmo | ||
Poŝtkodo | 70000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85 869 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°26′N 95°1′U / 16.433°N, 95.017°U (mapo) | ||
Alto | 30 m | ||
Areo | 414.64 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Juchitán de Zaragoza [+] | |||
Juchitán (plennome Juchitán de Zaragoza) estas urbo en meksika federacia stxato Oaxaca. Ĝi situas kelkajn kilometrojn de la bordoj de la Pacifiko. La urbo havas ĉ. 90.000 loĝantojn, situas en sudoriento de Meksiko. Ĝi estas la tria plej granda urbo de la federacia ŝtato, post la ĉefurbo Oaxaca de Juárez kaj Tuxtepec. Juchitán de Zaragoza estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Juchitán de Zaragoza apartenas al la distrikto Juchitán al kiuj apartenas entute 22 komunumoj. Ĝi situas en la terkola regiono de Oaĥako (regiono Istmo), kiu apartenas al la sudorienta parto de la subŝtato kun limo al la pacifika oceano.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 49133 indiĝenoj. El tiuj 42093 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 42093 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Juchitán de Zaragoza Arkivigite je 2005-04-21 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)