Julie Christie
Julie Christie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Julie Christie | |||||
Naskonomo | Julie Frances Christie | ||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1940 (84-jaraĝa) en Chabua | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo The Open University City College Brighton & Hove (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Duncan Campbell (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro teatra aktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1957– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julie Frances CHRISTIE (naskiĝis la 14-an de aprilo 1940)[1] estas brita aktorino. Ikono de la londona famepoko de la 1960-aj jaroj nome "Swinging Sixties", Christie estis ricevinto de nombraj premioj kiel Oskaro, Ora Globo, BAFTA, kaj Screen Actors Guild. Ŝi aperis en ses filmoj rangigitaj de la British Film Institute en ties listo de la 100 plej bonkvalitaj filmoj de la 20-a jarcento, kaj en 1997, ŝi estis akceptita kiel membro de la "BAFTA Academy".
La elrompa kinrolo de Christie estis en Billy Liar (1963). Ŝi venis al internacia atento pro siaj ludoj en Darling (1965), pro kiu ŝi ricevis la Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Aktorino, kaj Doctor Zhivago (ankaŭ en 1965), la oka plej enspeza filmo de ĉiuj tempoj post alĝustigo al inflacio.[2]
En la venontaj jaroj, ŝi stelulis en Fahrenheit 451 (1966), Far from the Madding Crowd (1967), Petulia (1968), The Go-Between (1971), McCabe & Mrs. Miller (1971), pri kiu ŝi ricevis sian duan Oskar-nomumon, Don't Look Now (1973), Shampoo (1975), kaj Heaven Can Wait (1978).
El la komenco de la 1980-aj jaroj, ŝia apero en ĉeftendencaj filmoj malpliiĝis, kvankam ŝi faris memludajn rolojn kiel Tetiso en la histori-eposa filmo de Wolfgang Petersen nome Trojo kaj kiel Madam Rosmerta en Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (ambaŭ de 2004). Ŝi plue ricevis gravan kritikan agnoskon pro sia laboro, kiel la Oskar-nomumoj pro la sendependaj filmoj Afterglow (1997) kaj Away from Her (2007).
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Filmo |
---|---|
1962 | Crooks Anonymous |
1962 | The Fast Lady |
1963 | Billy Liar |
1965 | Young Cassidy |
1965 | Darling |
1965 | Doctor Zhivago |
1966 | Fahrenheit 451 |
1967 | Far from the Madding Crowd |
1968 | Petulia |
1969 | In Search of Gregory |
1970 | The Go-Between |
1971 | McCabe & Mrs. Miller |
1973 | Don’t Look Now |
1975 | Shampoo |
1977 | Demon Seed |
1978 | Heaven Can Wait |
1981 | Memoirs of a Survivor |
1982 | The Return of the Soldier |
1982 | Les Quarantièmes rugissants |
1983 | Heat and Dust |
1983 | The Gold Diggers |
1986 | Champagne amer |
1986 | Power |
1986 | Miss Mary |
1990 | Fools of Fortune |
1992 | The Railway Station Man |
1996 | Dragonheart |
1996 | Hamlet |
1997 | Afterglow |
2001 | Belphégor - Le fantôme du Louvre |
2001 | Not Such Thing |
2002 | I’m with Lucy |
2002 | Snapshots |
2004 | Finding Neverland |
2005 | The Secret Life of Words |
2006 | Away from Her |
2009 | New York, I Love You |
2009 | Glorious 39 |
2011 | Red Riding Hood |
2012 | The Company You Keep |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kvankam plej multaj fontoj citas 1941 kiel naskojaro de Christie, ŝi naskiĝis fakte en 1940 kaj estis baptita tiun jaron.
Personaj nomoj Julie Frances
Familinomo Christie
Baptojaro:1940
Naskojaro: 1940
Loko: Dibrugarh
Prezidenteca Bengalio
Patra familinomo Christie
Baptodato: 1940
Naskodato: 1940
Arkiva referenco: N-1-606&607
Folio: #93
Katalogaĵoj: Parish register transcripts from the Presidency of Bengal
Registroj: British India Office births & baptisms
Kategorio: Birth, Marriage, Death & Parish Records
Registraro: Births & baptisms
Collections from Great Britain - ↑ All Time Box Office Adjusted for Ticket Price Inflation. Boxofficemojo.com. Alirita 27a de Marto 2012.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bell, Melanie. (2016) Julie Christie (Film Stars). British Film Institute. ISBN 978-1844574476.
- Ewbank, Tim. (2009) Julie Christie: The Biography. André Deutsch Ltd.. ISBN 978-0233002552.
- Hayward, Anthony. (2000) Julie Christie. Robert Hale and Company. ISBN 0709064780.
- Callan, Michael Feeney. (1985) Julie Christie. St. Martin's Press. ISBN 0312448511.