Károly Safranek
Aspekto
Károly Safranek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1953 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de aŭgusto 2012 (59-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1973–1977) |
Familio | |
Frat(in)o | Anna Safranek |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Safranek [kAroj ŝafranek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Safranek Károly estis hungara aktoro. Lia fratino estis Anna Safranek.
Károly Safranek [1] naskiĝis la 9-an de marto 1953 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 2012 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Safranek estis laboristo inter 1968-1973, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1977. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Madách. Liaj sekvaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Szeged) (1978–1980)
- Nacia Teatro (Pécs) (1980–1983)
- Teatro de Nyíregyháza (1998–1990).
Lastfoje li havis rolojn en Teatro Gárdonyi Géza. Li ricevis premiojn en 1988 kaj 1989. Li postlasis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto (2011 en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár))
- Romeo kaj Julieta (2008 en subĉiela teatro en Budapeŝto)
- La Venecia Komercisto (2001 en Nacia Teatro (Miskolc))
- Somermeznokta sonĝo (2009 en Teatro Gárdonyi)
- La dresado de la megero (2009 en Teatro Gárdonyi)
- Molière: Tartufo - Valér; Damis
- Henrik Ibsen: Peer Gynt (2007 en Teatro Gárdonyi)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Csongor és Tünde (televizia versio, 1976)
- Ŝekspiro: Cymbeline (televizia versio, 1982)
- Csinibaba (kolora filmo, 1997)
- Poligamy (2009)
- kelkaj dubladaj filmaj roloj [2]