Saltu al enhavo

Kabuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oniji Ōtani III (Nakazō Nakamura II)

Kabuko[1] (japane 歌舞伎 (かぶき), kabuki, "Kanto kaj danco") estas tradicia japana burĝa teatro el la epoko Sengoku kaj plej populara en la epoko Edo.

Kabuko estas senreligia kaj malpli formala ol la plej malnova, de budhismo influita no-teatro de la samurajoj.

Kabuko konsistas ĉefe el kantado, pantomimo kaj dancado.

Manko de aktorinoj en kabuko popularigis samseksan kulturon kaj aktoraj prostituoj estis haveblaj por ambaŭ viraj kaj virinaj klientoj.

En la jaro 2005 kabuko iĝis parto de la majstroverkoj de parola kaj nemateria homara heredaĵo de UNESKO.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]