Kalvinana preĝejo (Nagyharsány)
Kalvinana preĝejo de Nagyharsány | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Nagyharsány
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyharsány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | romanika parto: ŝtonoj; gotika parto: brikoj |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyharsány.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis katolika romanika kirko Sankta Barbara jam en 1223. En la 15-a jarcento ĝi estis pligrandigita kun nova sanktejo laŭ gotiko. Dum dominado de turkoj la loĝantoj estis protestantoj. En la preĝejo okazis eklezia disputo inter kalvinanoj kaj unitariistoj en 1574, poste nur kalvinanoj uzis la kirkon. La konstruaĵo barokiĝis en 1782. La turo disfalis en 1896, la nun videbla turo estis konstruita post 4 jaroj. La orgeno estis farita en 1853. La restaŭrado en 1978 redonis laŭeble la mezepokajn partojn.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto estas videbla busto pri predikisto Mihály Sztárai. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La absido estas oklatera. Interne okulfrapa estas, ke la sanktejo meze havas apogkolonon. Mem la sanktejo havas plurajn pentraĵojn el 5 apartaj epokoj de antaŭ turka erao ĝis 1782.