Kanalo Danubo-Odro-Elbo
Akva koridoro Danubo-Odro-Elbo aŭ ankaŭ Kanalo Danubo-Odro-Elbo, Akvovojo Danubo-Odro-Elbo, DOE, estas polemika projekto de kanalo, kiu devus kunigi riverojn Danubo, Odro kaj Elbo por akva transporto. Krom tiuj ĉi riveroj havas signifan rolon en la projekto riverojn Morava kaj Bečva.
Favorantoj de la kanalo estas kelkaj ministerioj de Ĉeĥio kaj de najbaraj ŝtatoj, konstruaj, loĝistikaj kaj ŝipfirmaoj, kelkaj urboj kaj municipoj sur vojo de la kanalo, kelkaj transportaj fakuloj.
Kontraŭuloj estas kelkaj transportaj fakuloj, ekologoj kaj mediprotektistoj timantaj rompigon de la naturaj biotopoj kaj pejzaĝo kaj kelkaj urboj kaj municipoj sur la vojo de la kanalo, tra kiuj teritoria ŝirmo por la akva koridoro Danubo-Odro-Elbo ne ebligas konstrui sur la trafitaj parceloj.
-
La akva koridoro D-O-E, komenco de la vojo ĉe Devín (var. A kaj D)
-
La akva koridoro D-O-E, komenco de la vojo en Vieno (var. B kaj C)
-
Kanalo Danubo-Odro, konstruita sektoro proksime de Vieno
-
Kanalo Danubo-Odro, pluaj el la konstruitaj partoj ĉe Vieno
-
Kanalo Danubo-Odro, konstruita sektoro en Vieno ĉe Lobaustraße
-
Haveno Koźle, eligo de Gliwica kanalo kaj flosigebla rivero Odro, tra kiu kondukas la akva koridoro D-O-E
-
Loko de solena ekfoso de kanalo Odro-Danubo (la 8-an de decembro 1939) hodiaŭ. Al Gliwica kanalo ligas 6 km longa sektoro de la kanalo Odro-Danubo
-
La fina haveno de Kedzierzynski-kanalo, finita parto de la kanalo Danubo-Odro konstruita en 1938-1943
-
La akva koridoro D-O-L trairas tra malpeziga kanalo ĉirkaŭ urbo Racibórz
-
Kluzo sur Elbo en Pardubice estis finita en la jaro 1969. Al rezervujo de tiu ĉi grado devas ligi la propra koridoro D-O-E
-
Haveno Chvaletice estas intertempe lasta haveno sur Elbo