Kantoverkista Famulejo
Kantoverkista Famulejo | ||
---|---|---|
honorigo halo de famo | ||
Komenco | 1969 vd | |
Geografia situo | 34° 2′ 41″ N, 118° 15′ 53″ U (mapo)34.044722222222-118.26472222222Koordinatoj: 34° 2′ 41″ N, 118° 15′ 53″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Los-Anĝeleso | |
| ||
Fondinto(j) | Johnny Mercer • Abe Olman vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kantoverkista Famulejo, en angla Songwriters Hall of Fame (SHOF), estis fondita en 1969 de la kantoverkisto Johnny Mercer, de la muzika publikigisto kaj kantoverkisto Abe Olman kaj de la publikigisto kaj entreprenisto Howie Richmond por honorigi tiujn kies verkaro reprezentis kaj plutenas la heredon de gamo el la plej ŝatataj kantoj el la kantaro de populara muziko tutmonde. Ĝi ne nur omaĝas tiujn establitajn kantoverkistojn, sed ankaŭ aliras al disvolvigo de novaj kantoverkistaj talentoj pere de laborgrupoj, montrofenestroj kaj stipendioj. Estas multaj programoj deseignitaj por instrui kaj malkovri novajn kantoverkistojn. Nile Rodgers estas proparolanto de la organizaĵo.[1]
La Kantoverkista Famulejo ekzistus nur kiel interreta virtuala kolekto ĝis 2010, kiam ĝi estis por la unua fojo ekspoziciita kiel fizika galerio ene de la Grammy Museum en Los Angeles.[2] Havante sub-konstruaĵan instalaĵon ĉe Brill Building en Novjorko, tiu Famulejo ne havas permanentan lokon kaj la premiceremonio ne estas televidigita.[3]
Ĝis 2010, 383 individuoj estis metitaj en la SHOF. La popa muzikgrupo Bee Gees havis la tri fratojn metitaj en 1994, dum Queen estis la unua rokbando kiu havas ĉiujn siajn bandomembrojn metitaj en 2003.[4][5]
Premioj
[redakti | redakti fonton]Estas diversaj kategorioj aŭ premioj en la Famulejo, nome la jenaj:
- Premio Publikigisto Abe Olman
- Premio de Dirigentoj
- Premio de Tiutempaj Ikonoj
- Premio de Steluloj Hal David
- Premio de Sukcesuloj Howie Richmond
- Premio de Johnny Mercer
- Premio de Patrono de Artoj
- Premio de Pioniroj
- Premio de Tutvivaj Atingoj Sammy Cahn
- Premio de Stipendioj
- Premio de Pintaj Ludadoj
- Premio de Pintaj Kantoj
- Premio de Viziaj Estrecoj
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Nile Rodgers Appointed Chairman of the Songwriters Hall of Fame: Exclusive". Billboard. Alirita la 2018-07-05.
- ↑ "About Us". Songwriters Hall of Fame. Alirita la 2018-07-05.
- ↑ "Songwriters Hall of Fame Honorees Range from Gaga to Grateful Dead". Variety. 18a de Junio, 2015. Alirita la 2018-07-05.
- ↑ The Lives & Music of Queen ABC. Alirita la 2018-07-05.
- ↑ 2003 Award and Induction Ceremony: Queen Songwriters Hall of Fame. Alirita la 2018-07-05.