Klassik Stiftung Weimar
Klassik Stiftung Weimar | |||||
---|---|---|---|---|---|
cultural foundation (en) neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1-a de januaro 2003 vd | ||||
Geografia situo | 50° 58′ 23″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.97311.326Koordinatoj: 50° 58′ 23″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Vajmaro | ||||
| |||||
Filioj | Bauhaus-muzeo vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Princa kripto de Weimar vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | foundation under public law | ||||
Klassik Stiftung Weimar (Fondaĵo pri Vajmara Klasiko) estas ekde 1-a januaro 2003 la nova nomo de iama instituto Stiftung Weimarer Klassik kaj de la Artaj kolektoj en Vajmaro. Ĝia prezidanto estis ĝis julio 2019 Hellmut Seemann posteuligite de Ulrike Lorenz. Inter la lastaj atingoj estis la inaŭguro de la nova Bauhaus-muzeo situanta inter stacidomo kaj urbokerno. Pogwisch-domo servas kiel gastigejo al la fondaĵo. Gravege literaturesplorade estas la prizorgo de la Goeto-Ŝilero-Arkivo fare de la fondaĵo.
La klasika fondaĵo Vajmaro
[redakti | redakti fonton]La klasika fondaĵo Vajmaro responsas pri la konservo de kulturaj monumentoj. La fondaĵo enhavas pli ol 20 muzeojn, kastelojn, historiajn domojn kaj parkojn. Kun la kolektoj de literaturo kaj arto, la fondaĵo estas la plej granda kaj plej grava kultura instituto de Germanujo. Dek domoj estas parto de klasika Vajmaro kaj estas sur la listo de monda kultura heredaĵo de Unesko. Pli ol 700.000 homoj vizitas pojare la domojn estantajn sub la gvidado de tiu ĉi fondaĵo.
Kun la ĉefa plano Kosmos Weimar, la fondaĵo havas ekde 2008 novan koncepton kaj novajn ideojn por la muzea pejzaĝo. Gravaj projektoj estas i.a. fari la Urban kastelon centro de kulturo kaj fini la konstruon de nova Bauhaus-muzeo. Sub ĝia ŝirmo aktivas ankaŭ aliaj societoj, ekz. Vajmara artsocieto de Cranach ĝis Rohlfs.
Taskoj de la fondaĵo
[redakti | redakti fonton]- La fondaĵo konservas kaj dokumentas enhavon kaj la kolektojn.
- La fondaĵo konservas la historiajn domoj, konstruaĵojn kaj parkajn monumentojn.
- La fondaĵo prezentas, makleras kaj komplementas la muzeajn kolektojn.
- La fondaĵo planas kaj realigas la ekspoziciojn kaj aranĝojn.
- La fondaĵo subtenas la nacian kaj la internacian esploradojn
La ĉefaj celoj de la fondaĵo
[redakti | redakti fonton]- La ĉefaj celoj de la fondaĵo estas - unue - la esplorado de la epoko de vajmara Klasiko kaj - due - la efikoj en arto kaj kulturo de la 19-a jarcento, sed - trie - ankaŭ pri la modernismo kun Friedrich Nietzsche, Henry van de Velde kaj la Bauhaus-movado.
- Oni intencas ankaŭ diskuti kun nuntempaj personoj de la artoj kaj sciencoj pri demandoj de tradicio.
- Alia plano de la fondaĵo estos formi - kune kun kulturuloj de Germanujo kaj de la mondo - centron de kulturo, scienco kaj edukado en la urbo ĉe la Ilm-rivero.