Klonado
En biologio, klonado estas la procedo de kreado de klonoj, t.e. de ĉelaroj aŭ individuaroj, kies unuopaj ĉeloj aŭ individuoj ricevas la nomon klonulo, klonaĵo aŭ klonano.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Klonado estas neseksa reproduktado de organismo per ĉelo aŭ fragmento, tiel ke rezultas individuo genetike egala. En la lastaj jaroj, ĉefe pro la fama ŝafino Dolly, tiu temo fariĝis sufiĉe sensacia en amasmedioj. Tamen, laŭ biologia vidpunkto, ĝi ne estas nova. La vorto klono devenas de la greka "klón", kiu signifas ŝoson, nome tigon, kiu povas estigi novan apartan organismon. Do, de jarmiloj oni klonas plantojn per ŝosojn. Ankaŭ mikroorganismoj reproduktiĝas nesekse, per simila maniero. La mirinda novaĵo estas, ke oni nun ekklonas superajn bestojn kaj jam anoncas homan klonadon. Natura klonado tamen okazas, kiam "identaj" ( t.e. unuovaj ĝemeloj) naskiĝas.
Kloni organismon signifas krei novan organismon kun la samaj genetikaj informoj de alia jam ekzistanta. En moderna kunteksto, tio povas esti transmeto de nukleo de korpa ĉelo en ovon, kies origina nukleo estis forprenita.
La historio pri besta klonado ne estas tute mallonga. En 1952 oni klonis bufembriojn, kiuj tamen mortis antaŭ maturiĝo. En 1970 oni eksperimentis per ratoj, poste per ŝafinoj. En 1981, en Svisio, oni klonis ratojn kaj en 1986, en Anglio, ŝafinon. sekvis brutoj, porkoj, kaproj, kunikloj kaj simioj. En 1993, en Kanado, oni produktis homajn klonembriojn, kiuj estis detruitaj post 32 semajnoj. En Brazilo, klonado de bestoj estas farataj de 1996. En 1997, en Skotlando, naskiĝis la fama "Dolly". Ankoraŭ en 1997 oni produktis ŝafinon "Polly", kun homa geno enmiksita en ĝian genetikan konsiston. En 1998 oni firmigis teknikon por produkti aron da klonuloj el unu sola fontindividuo; sekvis klonado de bestoj je pluraj generacioj.
Klonado povas signifi klonadon de geno aŭ de tuta organismo. Kloni genon signifas forpreni ĝin de organismo kaj meti ĝin en alian organismon kie oni studos aŭ uzos ĝin.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.npoint.com.br/sementeira/prelego6.html Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
|