Koncilio de Troyes
Koncilio de Troyes | ||
---|---|---|
sinodo | ||
La koncilio de Troyes estis koncilio de la romkatolika Eklezio, kiu malfermiĝis en Troyes la 13-an de januaro 1129[1], por agnoski oficiale la ordenon de la templo.
Aŭtune 1127, Hugo de Payns deziris agnoskigi sian ordenon, kiu travivis krizon, kaj volis ĝin disvastigi en la okcidento. Li foriris al Romo kun kvin kunuloj, inter kiuj estis Gotfredo de Bouillon, por peti de la papo Honorio la 2-a oficialan agnoskon. Tiu ĉi akceptis kaj kunvokis koncilion en Troyes. La koncilio okazis en la katedralo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de Troyes, en la ĉeesto de multaj homoj, kies nomoj estas cititaj en la antaŭparolo de la originala regularo de la templanoj.[2]
La ordeno estis kreita kaj ricevis la regularon de la monaĥo-soldato: simplecon, malriĉecon, ĉastecon kaj preĝojn. Tiu regularo baziĝis je la regularo de sankta Benedikto kaj havis kelkajn aldonaĵojn el la regularo de sankta Aŭgustino, kiun sekvis la kanonikoj de la ordeno de la sankta tombo kun kiuj vivis la unuaj templanoj. La ordeno havis plurajn nomojn: milico de la povraj kavaliroj de Kristo, kavaliroj de la sankta urbo, kavaliroj de la templo de Salomono de Jerusalemo, sankta milico hierosolimitana de la templo de Salomono. Fine, la plej konata nomo iĝis templanoj.
Partoprenantoj al la koncilio
[redakti | redakti fonton]Tiu listo certe ne enhavas ĉiujn partoprenantojn, kvankam ĝi ja estas sufiĉe kompleta [3] [4].
- Sendito (legatus) de la papo:
- La kardinalo kaj reprezentanto de la papo, Matthieu d'Albano
- Ĉefepiskopoj:
- La ĉefepiskopo de Reims, Raymond de Martigné
- La ĉefepiskopo de Sens, Henriko la 1-a, nomita "la apro de Boisfrogues"
- Episkopoj:
- La episkopo de Chartres, Geoffroy la 2-a de Lèves
- La episkopo de Soissons, Josselin de Vierzy
- La episkopo de Troyes, Hatton (aŭ Atton)
- La episkopo de Orléans, Johano la 2-a
- La episkopo de Auxerre, Hugo de Montaigu aŭ de Semur
- La episkopo de Meaux, Burchard
- La episkopo de Châlons-sur-Marne, Herbert
- La episkopo de Laon, Barthélemy de Jur
- La episkopo de Beauvais, Pierre la 1-a
- La episkopo de Parizo, Etienne de Senlis
- Cistercianoj:
- La abato de Citeaux, Sankta Etienne Harding
- La abato de Clairvaux, Sankta Bernardo
- La abato de Trois-Fontaines, Sankta Roger
- La abato de Pontigny, Hugues de Mâcon
- Majstroj:
- La kanoniko kaj doktoro pri teologio, Albéric de Reims
- La kanoniko kaj doktoro pri teologio, Fulcher
- La duko de Ĉampanjo, Thibaut la 4-a de Blois
- André de Baudemont, seneskalo de la antaŭa
- La duko de Nevers, Vilhelmo la 2-a de Nevers
- Templanoj
- Hugo de Payns, majstro
- Godefridus (aŭ eble Gondomarus)
- (Bernard) Rollandus (Marquisat de Provence, la nuna Vaucluse)
- Gaufridus Biso/Bisol = Geoffroy de Bossoit (Comté de Hainaut, Frameries, la nuna Belgujo)
- Paganus de monte Desiderii = Payen de Montdidier (Somme, Picardie)
- Archembaudum de Sancto Amano = Archambaud de Saint-Amand (aŭ Saint-Amant)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alain Demurger, Les Templiers, une chevalerie chrétienne au Moyen Âge, 2005, Seuil, p. 28 : "A partir d'une minutieuse analyse des documents existants, Rudolf Hiestand a proposé une autre date pour le concile de Troyes et, en conséquence, une autre date pour la fondation de l'ordre. Les chartes du nord-est de la France sont alors datées dans le style (florentin) de l'Annonciation, qui fait débuter l'année non pas le 1er janvier, comme dans notre actuel calendrier, mais le 25 mars. L'année 1129 commence donc le 25 mars de notre année 1129, mais jusqu'au 24 mars les hommes d'alors vivaient toujours en 1128. Le concile de Troyes, réuni le 13 janvier 1128 selon les textes de l'époque, s'est donc tenu le 13 janvier 1129 de notre actuel calendrier.[....] La démonstration a convaincu et la correction de date proposée pour le concile de Troyes est désormais acceptée par les historiens."
- ↑ Demurger, Les Templiers. Une chevalerie chrétienne au Moyen Âge, Seuil, 2005, p. 64
- ↑ Histoire de l'Ordre militaire des Templiers par Pierre du Puy, Conseiller et garde de la bibliothèque du Roy de France, 1751, p. 88-89
- ↑ [La révolution des Templiers, Une histoire perdue du 12e, Simonetta Cerrini, eld. Perrin, p. 317, isbn 9782262019235], p. 110 à 114