Kumiso
Aspekto
Kumiso[1][2]. estas fermentinta acida ĉevalina lakto, uzata kiel trinkaĵo ĉe la nomadoj. La kumiso similas al la kefiro, enhavas karbonan dioksidon kaj alkoholon. Ĝi estas agrable acideta.
Farado per popola metodo: oni fermentas la ĉevalinan lakton en ledaj ujoj. Per industria metodo por pretigi kumison: oni acidigas selakton per bakterioj kaj aldonas sukeron kaj fermenton. Poste oni miksas ĝin per lakto kaj la miksaĵo fermentas plu.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Erhard Urban: Gastronomia terminaro kun fakterminaro por kelneroj kaj kuiristoj, Universala Esperanto-Asocio, 1958. Arkivita el la originalo je 2018-11-11. Alirita 2018-11-11 .
- ↑ Difino de kumiso ĉe PIV