Kutima vombato
Kutima Vombato[1] | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vombatus ursinus (Shaw, 1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kutima Vombato (Vombatus ursinus), ankaŭ iam nomata Ursa vombato aŭ Kurthara vombato estas unu el nur tri nun vivantaj specioj de vombatoj kaj la sola ano de genro Vombatus. La Kutima Vombato grandas averaĝe 98 cm longa kaj pezas ĉ. 26 kg.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specio de kutima vombato estas unue priskribita far George Shaw en 1800. Ekzistas tri subspecioj:
- V. ursinus hirsutus, la nomenklatura subspecio, trovata en Kontinenta Aŭstralio[3]
- V. ursinus tasmaniensis, trovata en Tasmanio.[3] Ĝi estas malpli granda ol V. ursinus hirsutus.[4]
- V. ursinus ursinus, iam troveblis sur multaj insuloj de markolo de Bass, sed nun ekzistas nur sur Flinders-insulo norde de Tasmanio.[3] En jaro 1996, populacio de la subspecio estis ĉ. 4000 anoj kaj ĝi estas listigita vundebla en IUCN Ruĝa Listo.[5][6]
Arealo
[redakti | redakti fonton]Kutima vombato preferas malvarmetajn kaj humidajn teritoriojn de suda kaj eosta Aŭstralio kaj apudaj insuloj, inkluzive Tasmanion. La plej nordaj partoj de ilia distribuo estas en suda Kvinslando, sed ili malkreskas en Viktorio kaj Suda Aŭstralio.
Reproduktiĝo kaj socia konduto
[redakti | redakti fonton]Kutimaj vombatoj pariĝas nur unufoje po du jaroj kaj la ino plej ofte naskas unu idon, kiu eliras la malantaŭe-orientitan poŝon post 9 ĝis 11 monatoj. La ĝoeo bezonas lakton dum 12 ĝis 15 monatoj kaj plej kutime estas sekse fekunda je la aĝo de 18 monatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 43–44. ISBN 0-801-88221-4.
- ↑ Taggart, D., Martin, R. & Menkhorst, P. (2008). Vombatus ursinus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 28 December 2008. La voloro en datumbazo priskribas, kial la specio estas ne zorgiga
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Common Wombat. Department of Primary Industries, Parks, Water and Environment. Arkivita el la originalo je 2010-11-09. Alirita 13a de Decembro 2009.
- ↑ Common Wombat. Wombania's Wombat Information Center. Alirita 13a de Decembro 2009.
- ↑ Vombatus ursinus ursinus — Common Wombat (Bass Strait)
- ↑ Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996). Vombatus ursinus ssp. ursinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 15a Marto 2007.