Saltu al enhavo

Kyritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyritz
Blazono
Kyritz (Germanio)
Kyritz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • Hansa urbo
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Ostprignitz-Ruppin
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03 39 71
Poŝtkodo 16866
Aŭtomobila kodo OPR
Oficiala Municipokodo 12068264
Subdivido Kyritz kaj 12 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Joachim Winter
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Demografio
Loĝantaro 9152 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 57′ N, 12° 24′ O (mapo)52.94222222222212.397222222222Koordinatoj: 52° 57′ N, 12° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 42 m
Areo 156,09 km²
Oficiala retejo https://www.kyritz.de/
vdr

Kyritz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia lando Brandenburgio. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 10 236 loĝantojn: La tendenco en la sekvaj jaroj estis malkreska, ĉar en la regiono mankas laborpostenoj - fine de 2008 ankoraŭ temis pri 9 793 loĝantoj, kaj fine de decembro 2022 la komunumo havis 9152 loĝantojn sur areo de 157,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². La urbo Kyritz estas dividita unuflanke en la urbokernon kun pluraj loĝkvartaloj (nome Blechern Hahn, Feldsiedlung, Grünfelde, Heinrichsfelde, Karl-Friedrichshof, Karnzow, Köhnsbau, Rüdow, Stolpe, Waldwinkelkolonie kaj Wolfswinkel), kaj aliflanke en dek ĉirkaŭajn komunumopartojn, nome Berlitt, Bork, Drewen, Gantikow, Holzhausen, Kötzlin, Lellichow, Mechow, Rehfeld kaj Teetz-Ganz.

La 25-an de aprilo 2010 en Kyritz estis inaŭgurita monumento honore al agrikulturistoj, kiuj iĝis viktimoj de la deviga kolektivigo de la agrikulturaj bienoj en GDR.

  1. devis bedaŭrinde fermiĝi en 2010 kaj transloĝiĝis al Radebeul (d:Q1880284)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]