László Acsay
László Acsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Acsay László |
Naskiĝo | la 9-an de novembro 1905 en Munkács (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de aŭgusto 1992 en Novjorko (Usono) |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1929) Universitato Eötvös Loránd - doktoreco (–1933) Madách Imre High School (en) (–1923) |
Familio | |
Frat(in)o | Tihamér Acsay |
Edz(in)o | Lujza Székely (1942–) |
Okupo | |
Okupo | politikisto arkitekto |
László Acsay [lAslO aĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Acsay László estis hungara arkitekto, politikisto, parlamentano. Lia nomo estis en Usono Acsay Leslie, lia frato estis Tihamér Acsay.
László Acsay [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 7-an de aŭgusto 1992 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Acsay frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris arkitektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1929, fine li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Dum la studentaj jaroj li partoprenis en la studentaj movadoj kaj li aliĝis al etbienula partio. Li laboris en la ĉefurba municipo inter 1930 kaj 1941 poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li trudemeritiĝis. En 1945 li estis elektita parlamenta deputito. Li daŭris la laboron en la ĉefurba arkitekto kaj li havis ankaŭ postenojn en la partio. En 1947 li denove estis elektita parlamentano, tamen la komunistoj false neniiĝis la mandaton. Evidentiĝis, ke en Hungario okazos diktaturo, tial li kun sia edzino translokiĝis al Usono, kie li partoprenis en la hungara movado kaj li kontribuis arktektajn artikolojn angle.
Lia edzino estis Lujza Székely.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Hogyan építsünk? (1927)
- Az álláshalmozás és az ifjúság (1932)
- Save the Splendor of Budapest. Highlights from Budapest 2000 Years. (1965)
- Ipartelepek építészete (1966, kun aliaj)
- Egy centenárium, és ami mögötte van… A magyar építészet az orosz megszállás alatt. (1973)