László Kőváry
László Kőváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1819 en Turda |
Morto | 25-an de septembro 1907 (88-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Józsa Kőváry kaj Mihály Kőváry |
Okupo | |
Okupo | historiisto statistikisto |
KŐVÁRY László, Kővári (keOvari) estis hungara verkisto, historiisto, statistikisto, ano korespondanta de MTA (1883) naskita en Torda la 17-an de julio 1819 kaj mortinta Koloĵvaro la 25-an de septembro 1907. Liaj fratoj estis Józsa Kőváry kaj Mihály Kőváry.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Kőváry pristudis juron en Koloĵvaro. Bertalan Szemere en 1848 nomumis lin sekretario de tutlanda statistika oficejo. En 1849 li estis la militraportisto de transilvanuja armeo. Post la armildemeto li kaŝis sin en Szentdemeter, oni kaptis lin, sed baldaŭ oni lasis lin libera. En Pest (urbo) li iĝis kunlaboranto de Pesti Napló, sed pro la helpo por fuĝi de József Makk organizanto de kontraŭhabsburga komploto, en 1851 oni kaptis ankaŭ lin kaj internis al Koloĵvaro. Inter 1862-67 li redaktis la politikan ĵurnalon Korunk, apogantan la partion Deák. Li havis edzinon, kiu neniam naskis.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erdélyország statistikája (Kolozsvár, 1847);
- Erdély régiségei (Pest, 1852);
- Száz történelmi rege (Kolozsvár, 1857);
- Erdély történelme (I–VI. Pest, 1859–66);
- Erdély története 1848–49-ben (Pest, 1861).[1]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Márki Sándor: Emlékbeszéd K. L. felett (MTA. Emlékbeszédek, XIV. Bp., 1910);
- Imre Lukinich: A szabadságharc történetírói (Századok, 1917).